Korala Triangulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de la Korala Triangulo (mapo germanlingva)

La Korala Triangulo estas mara areo en la sudokcidenta parto de la Pacifika Oceano. Ĝi etendiĝas inter la insuloj de la Salomonoj en la oriento tra la norda marbordo de Nov-Gvineo ĝis la orienta marbordo de Borneo en la okcidento, inter la Malgrandaj Sundaj Insuloj en la sudo kaj la Filipinoj en la nordo. Temas pri unu el la regionoj kun la plej alta biodiverseco el ĉiuj maroj. La mara teritorio kovras areon de 5,7 milionoj da kvadrataj kilometroj, kio estas proksimume duono de la grandeco de Usono. Krom koralaj rifoj, eblas trovi ĉi tie vastajn marfundajn herbejojn de zostero kaj ofte ĉe la marbordoj ekosistemojn de mangrovoj. Kaj el flaŭra kaj el faŭna vidpunktoj la teritorio estas ekologie aparte protektinda.

Okcidenta korala triangulo

Enoploteuthis-specio (kalmaroj), Filipinoj, Sulavesa Maro.

Orienta korala triangulo