Korbseĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Korbseĝoj dum la 1950-aj jaroj en Noordwijk apud maro, Nederlando
Funkciado de korbseĝo

Korbseĝo estas tipo de meblo, nome seĝo speciale uzata por komforte sidadi sur la strando.

Ĝis en la 1960-aj jaroj korbseĝoj ofte estis pezaj kanaj seĝoj, kiuj donis protekton kontraŭ la intensa sunbrilado kaj ventleviĝanta sablo. Oni fakte sidis en kokono.

En multvizitataj banurboj oni ofte povas lupreni korboseĝojn. Kelkfoje ili estas faritaj el plasto kaj facile staplebaj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]