Korbseĝo
Aspekto
Korbseĝo estas tipo de meblo, nome seĝo speciale uzata por komforte sidadi sur la strando.
Ĝis en la 1960-aj jaroj korbseĝoj ofte estis pezaj kanaj seĝoj, kiuj donis protekton kontraŭ la intensa sunbrilado kaj ventleviĝanta sablo. Oni fakte sidis en kokono.
En multvizitataj banurboj oni ofte povas lupreni korboseĝojn. Kelkfoje ili estas faritaj el plasto kaj facile staplebaj.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Korbseĝoj sur la Timmendorfa strando, Germanio
-
Korbseĝoj sur la Binza strando, Germanio
-
En Warnemünde, Germanio