Korea Aŭtonoma Prefektujo Janbiano

| Korea Aŭtonoma Prefektujo Janbiano | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Aŭtonoma Prefektujo | |||||
| aŭtonoma departemento [+] | |||||
| |||||
| Lando | Ĉinio | ||||
| Supermara alteco | 200 m [+] | ||||
| Ĉefurbo | Yanji | ||||
| - koordinatoj | 43° N, 130° O (mapo)42.89393129.50465Koordinatoj: 43° N, 130° O (mapo) | ||||
| Akvokolektejo | 43 329,34 km² (4 332 934 ha) [+] | ||||
| Areo | 43 329,34 km² (4 332 934 ha) [+] | ||||
| Loĝantaro | 1 941 700 [+] (2020) | ||||
| Denseco | 44,81 loĝ./km² [+] [+] | ||||
| Horzono | UTC+08:00 [+] | ||||
| Poŝtkodo | 133000 [+] | ||||
|
|||||
![]() |
|||||
| Korea Aŭtonoma Prefektujo Janbiano | |||||
| En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Janbiano (ĉine 延边, pinjine: Yanbian, koree 옌볜, laŭ korea lingvo en Ĉinio 연변) estas korea aŭtonoma prefektujo en la sudoriento de la provinco Ĝilinio de la Popola Respubliko de Ĉinio, tuj norde de la limo kun Nord-Koreio. La teritorio de Janbiano limiĝas norde de Hejlongĝjango, okcidente de la urboj Baiŝano (ĉine 白山; pinjine Báishān) kaj Ĝilino, sude de la provinco Nord-Hamgjong de Nord-Koreio kaj oriente de la Ĉemara Regiono (ruse Примо́рский край, latinliterigite Primorskij kraji) de Rusio. Janbiano estas nomita la aŭtonoma prefektujo pro la granda nombro de koreoj kiuj vivas en la regiono.
Laŭ la stato de 2020 en la provinco vivis 1 941 700 loĝantoj sur areo de 43 329,34 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 45 loĝantoj/km².
La prefektuja ĉefurbo estas Janĝio (koree 옌지 시, ĉine 延吉市, pinjine: Yanji). Alia grava urbo estas Hunĉun, per simpligita ĉina skribo 珲春市, per tradicia ĉina skribo 琿春市 per korea alfabeto 혼춘시.





