Korea Instituto de Scienco kaj Teknologio
Aspekto
Korea Instituto de Scienco kaj Teknologio | ||
---|---|---|
esplora institucio | ||
Komenco | 10-a de februaro 1966 vd | |
Lando(j) | Sud-Koreio vd | |
Situo | Hawolgok-dong | |
Filioj | Photoelectronic Hybrid Research Center, Korea Institute of Science and Technology (en) KIST Europe (en) Indo Korea Science and Technology (en) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Korea Instituto de Scienco kaj Teknologio (koree 한국과학기술연구원, Han'gung Kwahakkisul Yŏn'guwŏn; angle Korea Institute of Science and Technology, akronime KIST) estas nacia organizaĵo por esplorado en Sud-Koreio . KIST kontribuis esploradon kaj evoluon kiel parto de sudkorea ekonomia evoluo, precipe en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj. La organizaĵo havas entute 1 800 dungitojn kaj esploristojn.
En 1973, KIST establis la Korea Ocean Research and Development Institute (KORDI). En 1996, KIST establis sekcion en Eŭropo, situanta en Saarbrücken, Germanio por labori por pliigita scienca kunlaboro inter Eŭropo kaj Sud-Koreio. En 2006, KIST establis la organizon KIST Gangneung Institute por labori kun specialeca industria evoluo en Gangwon -provinco.