Korn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Korn
Persona informo
TTT
Retejo https://kornofficial.com/
vdr

Korn (foje stiligita KoЯn, kaj foje KoRn) estas usona bando de nua metalroko el Bakersfield, Kalifornio, formita en 1993. La bando famis kiel pionira de la subĝenro nua metalroko kaj metanta ĝin en la ĉeftendencon.

Origine formita en 1993 fare de tri eks-membroj de la bando L.A.P.D., la nunan bandanaron de Korn formas de fondaj membroj James "Munky" Shaffer (gitaro); Reginald "Fieldy" Arvizu (basgitaro); Brian "Head" Welch (gitaro, apoga voĉo); kaj Jonathan Davis (ĉefa voĉo, sakŝalmo), kun la aldono de Ray Luzier (drumoj) en 2007, anstataŭ la unua drumisto de la bando, David Silveria.

Korn registris demo-bendon, Neidermayer's Mind, en 1993, kiun oni distribuis senpage al diskeldonejoj kaj laŭ peto de membroj de la publiko.[1] Ilian debutalbumon Korn oni publikigis en 1994, sekvita de Life Is Peachy en 1996. La unua ĉeftendenca sukceso de la bando venis pro Follow the Leader (1998) kaj Issues (1999), ambaŭ el kiuj debutis ĉe la numero unua en la sukcesolisto Billboard 200.[2] La ĉeftendenca sukceso de la bando pluis per Untouchables (2002); Take a Look in the Mirror (2003); kaj See You on the Other Side (2005).

Kompilalbumon, Greatest Hits Vol. 1, ili publikigis en 2004, kolektantan jardekon de unuopaĵoj kaj finante la registrokontrakton de la bando kun Immortal Records kaj Epic Records. Ili subskribis kun Virgin Records, kaj publikigis See You on the Other Side en 2005, kaj sentitolan albumon en 2007. Aliajn pli ĵusajn albumojn de la bando, Korn III: Remember Who You Are (2010) kaj The Path of Totality (2011), publikigis Roadrunner Records, kaj The Paradigm Shift (2013) publikigis Prospect Park kaj Caroline Records. Per The Serenity of Suffering okazis reveno al Roadrunner Records, tra kiu oni publikigis The Nothing la 13an de Septembro, 2019. Ilian lastan albumon, Requiem, publikigis Loma Vista Recordings la 4an de Februaro, 2022.

je 2021, Korn estis vendintaj pli ol 40 milionojn da diskoj tutmonde.[3][4] Dek du el la oficialaj publikigoj de la bando pintis inter dek plej sukcesaj de Billboard 200, ok el kiuj pintis inter la kvin pintaj.[5] Sep oficialaj publikigoj estas platenatestigitaj de la Recording Industry Association of America (RIAA); du estas atestigitaj per duobla plateno; unu per triobla plateno; unu per kvinfoja plateno; kaj du per ora atestilo.[6]

Korn publikigis sep videoalbumojn kaj 50 muzikvideojn. La bando publikigis 48 unuopaĵojn, el kiuj plej elstaraj estas "Blind"; "Got the Life"; "Freak on a Leash"; "Falling Away from Me"; "Here to Stay"; "Did My Time"; "Twisted Transistor"; "Coming Undone"; kaj "Get Up!"[7][8][9][10][11] Korn ricevis du premiojn Grammy el ok nomumoj[12][13] kaj du premiojn pri muzikvideoj de MTV el 11 nomumoj.[14]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Small 1998, p. 16.
  2. "Korn – Chart History: Billboard 200". Billboard. Arkivita el la originalo la 6an de Junio, 2013. Alirita la 19an de Februaro, 2013.
  3. Hickie, James, "How Korn finally found inner peace", Kerrang!, 24a de Novembro, 2021.
  4. Flemming, Jack, "Korn's James Shaffer tries to record a Beverly Hills home sale", Los Angeles Times, 14a de Majo, 2021.
  5. "Korn – Chart History: Billboard 200". Billboard. Arkivita el la originalo la 6an de Junio, 2013. Alirita la 19an de Februaro, 2013.
  6. American certifications – Korn. Recording Industry Association of America. Arkivita el la originalo je 11a de Septembro, 2014. Alirita 19a de Februaro, 2013.
  7. "Korn – Chart History: Hot 100". Billboard. Arkivita el la originalo la 5an de Julio, 2013. Alirita la 19an de Februaro, 2013.
  8. "Korn – Chart History: Alternative Songs". Billboard. Arkivita el la originalo la 29an de Junio, 2013. Alirita la 19an de Februaro, 2013.
  9. "Korn – Chart History: Mainstream Rock Tracks". Billboard. Arkivita el la originalo la 5an de Julio, 2013. Alirita la 19an de Februaro, 2013.
  10. Pintolisto de unuopaĵoj en Aŭstralio:
    • All except "Good God", "Falling Away from Me" and "Make Me Bad": Discography Korn. australian-charts.com. Arkivita el la originalo je 24a de Oktobro, 2012. Alirita 19a de Februaro, 2013.
    • "Good God", "Falling Away from Me" and "Make Me Bad": Kent, David. (2006) Australian Chart Book 1993-2005. ISBN 0-646-45889-2.
    publikigita de Australian Chart Book
  11. Pintolisto de unuopaĵoj en Britio:
  12. Korn – Awards. Arkivita el la originalo je 1a de Januaro, 2013. Alirita 19a de Februaro, 2013.
  13. "Iron Maiden, Slayer, Megadeth, Ozzy, Korn Among Grammy Awards Nominees", Blabbermouth.net, 1a de Decembro, 2010.
  14. MTV Video Music Awards – 1999. MTV. Arkivita el la originalo je 12a de Septembro, 2008. Alirita 20a de Julio, 2008.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Korn en la angla Vikipedio.