Kornél Divald

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kornél Divald
Persona informo
Naskiĝo 21-an de majo 1872 (1872-05-21)
en Prešov
Morto 24-an de marto 1931 (1931-03-24) (58-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Patro Károly Divald vd
Gefratoj Károly Divald, Jr. vd
Profesio
Okupo verkisto • arthistoriisto • fotisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kornél DIVALD, laŭ hungarlingve kutima nomordo Divald Kornél estis hungara verkisto (sub pseŭdonimo Tarczai György), arthistoriisto, muzeologo, fotisto, kritikisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1911).

Memortabulo pri Kornél Divald

Kornél Divald [1] naskiĝis la 21-an de majo 1872 en Hungara reĝlando, en Eperjes (nuntempa Prešov en Slovakio). Li mortis la 24-an de marto 1931 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kornél Divald frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, universitaton en Budapeŝto, kiun li ne finis pro orela malsano. En 1907 li edziĝis baldaŭe havanta 2 filojn. Li longe laboris en Hungara Nacia Muzeo, kie li ĉefe okupiĝis pri artaĵoj en Supra Hungarujo. Li ne nur administris, sed ankaŭ fotis la artaĵojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • diversaj prozaj verkoj, ekzemple Masolino (1902) - romano; Öt novella (1913) - novelaro
  • diversaj artaj fakverkoj, ekzemple A felső-magyarországi renaissance építészet emlékei (1900); A régi Buda és Pest művészete a középkorban (Artoj de la malnovaj Buda kaj Pest (urbo) dum la mezepoko (1901); A magyar iparművészet története (Historio de la hungara industriarto) (1929); Old Hungarian Art (1931)

Fontoj[redakti | redakti fonton]