Kornél Rados

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kornél Rados
Persona informo
Naskiĝo 25-an de februaro 1901 (1901-02-25)
en Trstín
Morto 27-an de majo 1985 (1985-05-27) (84-jara)
en Budapeŝto
Tombo Farkasréti Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo arkitektolektoro
Information icon.svg
vdr

Kornél Rados [radoŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Rados Kornél estis hungara arkitekto, profesoro.

Kornél Rados [1] naskiĝis la 25-an de februaro 1901 en Hungara reĝlando en Pozsonynádas (nuntempa Trstín en Slovakio). Li mortis la 27-an de majo 1985 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kornél Rados akiris inĝenieran diplomon en Teknikuniversitato József en 1926. Komence li laboris en privataj firmaoj, sed en 1932 li establis propran arkitektan firmaon. En 1944 li estis trudlaboristo, eĉ li estis deportita. Inter 1945 kaj 1948 li estis ĉefkonsilisto de la ĉefurba municipo, inter 1948-1950 li estis institutestro, poste li instruis en la menciita universitato. Li fondis novan katedron, kiun li gvidis ĝis la pensiuliĝo en 1971. Li estis rektoro inter 1952-1954 kaj 1957-1960. Li kandidatiĝis en 1959. Li ricevis plurfoje premiojn. Li okupiĝis precipe pri projektoj de fabrikoj.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Ipari épületek tervezése (1953)
  • Ipartelepek építészete 1-5 (1956-1979)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.