Kornel Morawiecki
Kornel Morawiecki (naskiĝis la 3-an de majo 1941 en Varsovio) - fizikisto-teoriulo. Maje/junie 1982 kune kun Paweł Falicki fondis Solidarecon Batalantan, kiu estis unika politika opozicia organizaĵo en Pollando kaj socialisma landaro. Ekde la komenco en sia programo ĝi diris pri falo de komunismo, sendependo de Pollando kaj aliaj nacioj sklavigitaj de komunismo, suvereneco de sovetaj respublikoj kaj kuniĝo de Germanio kun respekto de postmilitaj limoj. En 1988 distingita de la pola prezidento en ekzilo Kazimierz Sabbat per la Oficira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta.
Li estis kandidato por Prezidento de Pollando dum la Prezidentaj balotoj en Pollando 2015.
Bibliografio
- Pączkowanie Fraktala. Z Kornelem Morawieckim rozmawia Łukasz Medeksza (Burĝonado de fraktalo. Kun Kornel Morawiecki parolas Łukasz Medeksza), (en:) Pamięć i Przyszłość (Memoro kaj estonteco) n-ro 2/2008, p. 21–37
- Norbert Wójtowicz, Kornel Morawiecki, Biuletyn Instytutu Pamięci Narodowej (Bulteno de la Instituto pri Nacia Memoro) 2009, n-ro 5–6, p. 126–136
- Biografia noto en Encyklopedia Solidarności
- Biografia noto sur paĝo de Solidareco Batalanta
- Artur Adamski, Kornel – Rozmowa z przewodniczącym Solidarności Walczącej Kornelem Morawieckim (Intervjuo kun prezidanto de Solidareco Batalanta Kornel Morawiecki), Wyd. Kontra, Wysoka 2007, ISBN 978-83-925099-2-9
Eksteraj ligiloj
- Kornel Morawiecki – privata paĝo
- [1]] Solidareco Batalanta