Korno de Afriko
Korno de Afriko estas nomata la kornoforma orienta ekstremaĵo de Afriko, kiu konsistas el la landoj Etiopio (ĉefurbo: Adis-Abebo), Ĝibutio, Eritreo kaj Somalio (ĉefurbo: Mogadiŝo). Ĝi estas la plej orienta pinto de Afriko. Separas ĝin el Arabio la suda parto de la Ruĝa Maro kaj la Golfo de Adeno.
Ekologio
Korno de Afriko estas biodiverseco-riĉaĵejo signita de la organizaĵo Naturprotekto Internacie (angle : Conservation International) kaj estas unu el la du tute aridaj regionoj. Tamen Korno de Afriko suferas de tropastiĝo kaj nur 5% de siaj originaj biotopoj ankoraŭ restas. Por la ekoregiono sokotraj kserofitaroj, alia gravo minaco estas la urbanizado.
La Monda Natur-Fonduso (WWF) difinis du tutmondaj 200-regionojn en Korno de Afriko : unuflanke la Etiopajn Altaĵojn, aliflanke la akacio-savanojn de Korno de Afriko.