Korporacio Keio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Korporacio Keiō)
Keio Corporation
Keio Corporation
major railway company • publika kompanio • rail company (Japan) vd
Dum 1-a de junio 1948 - nekonata/nuntempe
Jura formo japania akciofirmao
Fondita 1a de junio [81948]]
Fondintoj Tokutarō Inoue vd
Sidejo Japanujo, Tokio, Tama-ŝi
Lando Japanio
Dungitoj 2 276 (stato: 2007)
Agokampo fervojo
ISIN-kodo JP3277800003
Posedataj kompanioj Tsutsujigaoka Station vd
TTT www.keio.co.jp
vdr

Korporacio Keio (japane: 京王電鉄株式会社 [Keiō Dentecu Kabuŝiki-gaiŝa], angle: Keio Corporation, laŭvorte: fervoja akci-kompanio "Keio") estas japana privata fervoja kompanio. Tio estas la centra firmao de la Grupo Keio (京王グループ [Keiō Gurūpu]), okupita pri publika transporto, komerco de nemoveblaĵo, podetala komerco kaj aliaj aferoj.

La nomo "Keio" (京王 [Keiō]) estas farita el po unu litero de la nomoj de lokoj, tra kiuj iras la fervojo: "Kei" (京) el "Tokio" (東) kaj "ō" (王) el "Haĉioĝi" (八子).

La fervoja reto de Keio ligas centron de Tokio (staciojn Ŝinĝuku kaj Ŝibuja) kun okcidentaj suburboj de Tokio (Ĉofu, Fuĉu, Haĉioĝi, Hino, Inagi, Tama) kaj kun urbo Sagamihara en gubernio Kanagaŭa.

Historio[redakti | redakti fonton]

  • 1905: fondiĝo de la unua praulo de la kompanio — Nippon Electric Railway (日本電気鉄道 [Nippon Denki Tecudō], "Japana Elektra Fervojo").
  • 1906: reorganizo de la kompanio al Musashi Electric Railway (武蔵電気鉄道 [Musaŝi Denki Tecudō]).
  • 1910: ŝanĝo de la nomo al Keio Electric Tramway (京王電気軌道 [Keiō Denki Kidō]).
  • 1913: malfermo de unua sekcio inter stacioj Sasazuka kaj Ĉofu.
  • 1923: finkonstruo de la ĉefa linio (nune — Linio Keio) inter stacioj Ŝinĝuku kaj Keio-Haĉioĝi.
  • 1933: ekfunkcio de la linio Inokaŝira kiel de aparta kompanio, nomata Teito Electric Railway (帝都電鉄 [Teito Dentecu]). Estis planata, ke tiu kompanio ligos stacion Oimaĉi kun Suzaki (nune — kvartalo Koto), sed tio ne estis realigita.
  • 1940: unuiĝo de Teito kun Elektra Fervojo Odakju.
  • 1942: enigo de tiuj kompanioj al Keiō Teito Electric Railway (東京急行電鉄 [Tōkjō Kjūkō Dentecu]) (nune — Korporacio Tokju) laŭ registara dekreto.
  • 1947: vot-decido de akciuloj por deiĝo de linioj Keio kaj Inokaŝira al nova kompanio — Keiō Teito Electric Railway (京王帝都電鉄 [Keiō Teito Dentecu]).
  • 1998: ŝanĝo de nomo al Keio Electric Railway (京王電鉄 [Keiō Dentecu]).
  • 29-a de junio 2005: ŝanĝo de la angla nomo al Keio Corporation.

Linioj[redakti | redakti fonton]

La fervoja reto de la korporacio Tokju enhavas 7 linioj kun komuna longo 88,3 km. Ĉiuj stacioj de la linioj situas en Tokio krom la stacioj Haŝimoto, Ŭakabadaj Keio-Inadazucumi, situantaj en gubernio Kanagaŭa.

Nomo de linio Fina stacio Fina stacio Nombro
de stacioj
Longo
(km)
Malfermo Maksimuma
rapideco
Esperanta japana japana prononco
Keio (ĉefa linio) 京王線 [Keiō-sen] Ŝinĝuku Keio-Haĉioĝi 32 37,9 1913 110 km/h
Keio-Sagamihara 京王相模原線 [Keiō Sagamihara-sen] Ĉofu Haŝimoto 13 22,6 1916 110 km/h
Keio-Takao 京王高尾線 [Keiō Takao-sen] Kitano Takaosan-guĉi 7 8,6 1931 105 km/h
Keio-Inokaŝira 京王井の頭線 [Keiō Inokaŝira-sen] Ŝibuja Kiĉiĝoĝi 17 12,7 1934 90 km/h
Keio-ŝinsen ("nova linio Keio") 京王京王新線 [Keiō-ŝinsen] Ŝinĝuku Sasazuka 4 3,6 1980  
Keio-Dobucuen 京王動物園線 [Keiō Dōbucuen-sen] Takahata-Fudo Tama-Dobucu-koen 2 2,0 1964  
Keio-Kejbaĝo 京王競馬場線 [Keiō Keibaĝō-sen] Higaŝi-Fuĉu Fuĉu-Kejba-Sejmon-mae 2 0,9 1955  

La linio Keio-Inokaŝira en dividas trakon kun la ĉefa linio. Ili kruciĝas ĉe la stacio Mejdaj-mae.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]