Koŝi
Aspekto
(Alidirektita el Kosi)
Koŝi | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 729 km |
Fluo | |
Enfluejo | en la riveron Gango |
Geografio | |
Landoj | Barato |
Regionoj | Provinco 2 |
Koŝi, Koshi aŭ Kosi (en nepala: कोशी नदी, koshī nadī कोसी नदी, kosī nadī) estas rivero de Nepalo kaj Barato kiu elfluas en la nordaj montodeklivoj de Himalajo en Tibeto kaj en sudaj deklivoj de Nepalo. El grava kunfluejo de alfluantoj norde de la Ĉatra Gorĝo antaŭen, la rivero Koŝi estas konata ankaŭ kiel Saptakoŝi (en nepala: सप्तकोशी, saptakoshī) pro siaj sep supraj alfluantoj. Tiuj estas la Tamur Koŝi origininta el la areo Kangchenjunga oriente, Arun kaj Sun Koŝi el Tibeto. La alfluantoj de Sun Koŝi el oriento okcidenten estas Dudh Koŝi, Bhote Koŝi, Tamba Koŝi kaj Indravati Koŝi. La Saptakoŝi trapasas en nordan Biharon kie ĝi disbranĉiĝas en distribuaj fluejoj antaŭ kuniĝi al Gango ĉe Kursela en la distrikto Katihar.[1]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Sharma, U. P. (1996). Ecology of the Koshi river in Nepal-India (north Bihar): a typical river ecosystem. In: Jha, P. K., Ghimire, G. P. S., Karmacharya, S. B., Baral, S. R., Lacoul, P. (eds.) Environment and biodiversity in the context of South Asia. Proceedings of the Regional Conference on Environment and Biodiversity, March 7–9, 1994, Kathmandu. Ecological Society, Kathmandu. pp. 92–99.