Kosma vojaĝo (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kosma vojaĝo
Internacia afiŝo
Internacia afiŝo
filmo
Originala titolo Космический рейс
Produktadlando Sovetunio
Originala lingvo Rusa
Kina aperdato 1935
Daŭro 65 minutoj
Ĝenro Sciencfikcia filmo
Kameraado Aleksandr Galperin
Reĝisoro(j) Vasilij Ĵuravlov
Produktisto(j) Boris Ŝumjackij
Scenaro Aleksandr Filipov
Filmita en Sovetunio
Loko de rakonto Luno
Muziko de V. Kruĉinin
Rolantoj Sergei Komarov • Sergej Stolarov
Produktinta firmao Mosfilm
IMDb
vdr

Kosma vojaĝo estas scienc-fikcia filmo pri flugo sur la Lunon, kreita en studio Mosfilm en 1935. Malgraŭ dato de sia apero, la filmo estis farita kiel muta (la sovetia kinoindustrio produktis mutajn fimojn ĝis la mezo de la 1930-aj jaroj, ĉar ili estis malpli multekostaj, ol la sonaj). De arta vidpunkto ĝi ne prezentas grandan intereson; la historio en ĝi estas ordinara kaj kliŝa por la sovetia scienc-fikcio de tiu tempo. Tamen, ĝi estas interesa kiel ekzemplo de frua filmo, demonstranta kosman flugon. En multaj detaloj ĝi similas filmon Virino sur la Luno (1929) de germana reĝisoro Fritz Lang, sed ĝi estas pli korekta science. Ĝia konsilisto estis Konstantin Ciolkovskij, kaj li kreis modelojn de du raketaj ŝipoj, demonstrataj en la filmo. Por montri senpezecon oni uzis kablojn, sur kiuj pendis aktoroj, kaj specialajn rivoluantajn dekoraciojn. Similan rimedon uzis poste Stanley Kubrick en 2001: A Space Odyssey. La astronaŭtoj sur la Luno moviĝas salte, same kiel tio okazis poste en la realeco. Por montri iliajn movojn, oni uzis pupan animacion.

La filmo estis tre populara siatempe kaj restis ununura sovetia SF-filmo pri kosmaj flugoj ĝis la fino de la 1950-aj jaroj.

En 2006 la filmo estis demonstrita en Moskvo en kinofestivalo de unuaj sovetiaj sciencfikciaĵoj, dediĉita al la 45-a datreveno de la flugo de Jurij Gagarin. La muzikon por ĉi tiu demonstro kreis populara bando Mumij Troll.

Nun oni povas spekti la filmon kun subtitoloj en Esperanto ĉe Google Video kaj elŝuti ĝin ĉe Rapidshare.com.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.