Kosma vojaĝo (filmo)
Kosma vojaĝo | |
---|---|
Internacia afiŝo | |
filmo | |
Originala titolo | Космический рейс |
Produktadlando | Sovetunio |
Originala lingvo | Rusa |
Kina aperdato | 1935 |
Daŭro | 65 minutoj |
Ĝenro | Sciencfikcia filmo |
Kameraado | Aleksandr Galperin |
Reĝisoro(j) | Vasilij Ĵuravlov |
Produktisto(j) | Boris Ŝumjackij |
Scenaro | Aleksandr Filipov |
Filmita en | Sovetunio |
Loko de rakonto | Luno |
Muziko de | V. Kruĉinin |
Rolantoj | Sergei Komarov • Sergej Stolarov |
Produktinta firmao | Mosfilm |
IMDb | |
Kosma vojaĝo estas scienc-fikcia filmo pri flugo sur la Lunon, kreita en studio Mosfilm en 1935. Malgraŭ dato de sia apero, la filmo estis farita kiel muta (la sovetia kinoindustrio produktis mutajn fimojn ĝis la mezo de la 1930-aj jaroj, ĉar ili estis malpli multekostaj, ol la sonaj). De arta vidpunkto ĝi ne prezentas grandan intereson; la historio en ĝi estas ordinara kaj kliŝa por la sovetia scienc-fikcio de tiu tempo. Tamen, ĝi estas interesa kiel ekzemplo de frua filmo, demonstranta kosman flugon. En multaj detaloj ĝi similas filmon Virino sur la Luno (1929) de germana reĝisoro Fritz Lang, sed ĝi estas pli korekta science. Ĝia konsilisto estis Konstantin Ciolkovskij, kaj li kreis modelojn de du raketaj ŝipoj, demonstrataj en la filmo. Por montri senpezecon oni uzis kablojn, sur kiuj pendis aktoroj, kaj specialajn rivoluantajn dekoraciojn. Similan rimedon uzis poste Stanley Kubrick en 2001: A Space Odyssey. La astronaŭtoj sur la Luno moviĝas salte, same kiel tio okazis poste en la realeco. Por montri iliajn movojn, oni uzis pupan animacion.
La filmo estis tre populara siatempe kaj restis ununura sovetia SF-filmo pri kosmaj flugoj ĝis la fino de la 1950-aj jaroj.
En 2006 la filmo estis demonstrita en Moskvo en kinofestivalo de unuaj sovetiaj sciencfikciaĵoj, dediĉita al la 45-a datreveno de la flugo de Jurij Gagarin. La muzikon por ĉi tiu demonstro kreis populara bando Mumij Troll.
Nun oni povas spekti la filmon kun subtitoloj en Esperanto ĉe Google Video kaj elŝuti ĝin ĉe Rapidshare.com.
Ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Spekti la filmon rete kaj elŝuti Arkivigite je 2007-10-24 per la retarkivo Wayback Machine