Kosova Liberiga Armeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kosova Liberiga Armeo
Ushtria Çlirimtare e Kosovës
UCK KLA.svg
Coat of arms of the Kosovo Liberation Army
kvazaŭmilitistaro
Lando  Kosovo
Fondiĝo 1994
Dissolvo la 20-an de septembro 1999
Ideologio albana naciismo, Granda Albanio
vdr

La Kosova Liberiga Armeo (albane Ushtria Çlirimtare e Kosovës, mallongigite UÇK [ˌuː.ʧeːˈkaː]) estis albana[1] kvazaŭarmea terorisma[1] organizaĵo batalinta por ŝtata sendependiĝo de Kosovo.

La organizaĵo ekestis en 1994, kaj publike ĝi unuafoje videbliĝis en 1996. Ĝia politika celo estis atingo de sendependa ŝtato Kosovo per armea batalado. Iuj anoj de la organizaĵo tiucele ankaŭ alstrebis la ŝtatan unuiĝon de ĉiuj plimulte de albanoj loĝataj regionoj de Serbio, Nord-Makedonio, Montenegro kaj Grekio kun la "patrolando" Albanio. Kunfondinto kaj unua estro ĝis ties morto en 1998 estis Adem Jashari, poste ĝis la malfondo de la organizaĵo en 1999 ĝin estris Hashim Thaçi.

Laŭ la komuniko de la usona ĵurnalo The Washington Times, membroj de la organizaĵo trejnis en tendaroj de Al-Kaida[2]. Laŭ informoj de Council on Foreign Relations, la organizaĵo estis financata per komercado de narkotaĵoj[1].

14-an de majo 1999 estis fondita politika alo de la organizaĵo, Partio Demokratia de Kosovo.

Gvidantoj[redakti | redakti fonton]

  • Adem Jashari  
  • Sali Çekaj  
  • Zahir Pajaziti  
  • Hashim Thaçi
  • Agim Çeku
  • Fatmir Limaj
  • Ramush Haradinaj
  • Bekim Berisha
  • Agim Ramadani  

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Moran, Michael. Terrorist Groups and Political Legitimacy (angle). Council on Foreign Relations (2006-03-16). Arkivita el la originalo je 2010-08-20. Alirita 2015-06-30.
  2. Europe’s new jihadist statelet? (angle). The Washington Times (2008-02-19). Alirita 2015-06-30.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]