Kostinbrod

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kostinbrod · Костинброд
municipa ĉefloko • urbo en Bulgario

Flago

Flago
Administrado
Ŝtato  Bulgario
Provinco provinco Sofio
Poŝtkodo 2230
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 12 321  (2024) [+]
Loĝdenso 298 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 49′ N, 23° 13′ O (mapo)42.81013223.216792Koordinatoj: 42° 49′ N, 23° 13′ O (mapo) [+]
Alto 548 m [+]
Areo 41,41 km² (4 141 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Kostinbrod · Костинброд (Bulgario)
Kostinbrod · Костинброд (Bulgario)
DEC
Kostinbrod · Костинброд
Kostinbrod · Костинброд
Situo de Kostinbrod · Костинброд

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kostinbrod [+]
vdr

Kostinbrod (origine bulgare en cirila alfabeto Костинброд), estas urbo en okcidenta Bulgario, ĉirkaŭ 10 km nordokcidente de Sofio, ĉe la ĉefa ŝoseo kiu konektas la ĉefurbo kun la bulgaria-serbia landlimo. Kostinbrod estas parto de la provinco Sofio kaj estas proksima al la urboj Slivnica kaj Dragoman pli nordokcidente. Laŭ la stato de 2024 en la komunumo vivis 12 321 loĝantoj sur areo de 41,41 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 298 loĝantoj/km².

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estas konata ekde antikvaj tempoj pro siaj mineralakvaj fontoj. Sude de Kostinbrod situis la strategie grava romia vojo Via Militaris (ankaŭ nomata Via Diagonalis). Ĉi tie estis konstruita la poŝtstacio Skretiska (bulgare Скретиска), kiu servis la proksiman vilaon de la romia imperiestro Konstantino la Granda. La vojo kondukis de Konstantinopolo tra Serdica (hodiaŭ Sofio) al Naissus (hodiaŭ Niŝo). Poste, la bizanca fortikaĵo Kratiskara (Κρατισκάρα) estis konstruita ĉi tie.

En la tuja ĉirkaŭaĵo de la urbo troviĝas la monaĥejo Ŝijakovci (bulg. bulgare Шияковския манастир, Ŝijakovskija manastir), en kiu Vasil Levski fondis revolucian komitaton. Dum socialismaj tempoj, en la Popola Respubliko Bulgario, estis planoj evoluigi la loĝlokon en grandurbon. Tial, la malgranda vilaĝo de Kostinbrod estis kunfandita kun la vilaĝoj de Ŝijakovci kaj Maslovo kaj la loĝantaro de la montaraj vilaĝoj estis translokigita al la nova urbo Kostinbrod.

Ekde 2011, Kostinbrod donis sian nomon al la "pasejo Kostinbrod" en la Antarkto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]