Kreuzeskirche (Essen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kreuzeskirche, en la fono la urbodomo de Essen

Kreuzeskirche (eo: Kruco-Preĝejo) en la centro de Essen estas protestanta preĝejo, kiu estis konstruata inter 1894 kaj 1896 laŭ planoj de arĥitekto August Orth. Post gravaj difektoj dum la Dua Mondmilito ĝi estis rekonstruata ĝis 1953 kaj substaras nun sub monumentprotekto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kruco-Preĝejo proksimume 1905

Je la epoko de la industriiĝo dum la finiĝa 19-a jarcento la loĝantaro rapide kreskis pro la enmigrado de laboristoj. Tiuj ĉi estis bezonataj en la minekspluato kaj en la ŝtalindustrio kaj estis plejparte protestantoj el la orientaj provincoj de Prusujo. Tio estis la kaŭzo por la planado de plua preĝejego en la centro de Essen. Ĝis tiam ĉe III. Hagen ekzistis en la urbocentro la Paŭlopreĝejo, konstruita laŭ planoj de Julius Flügge kiel preĝejego. Konsekrita en 1872, ĝia ruino estis plene malkonstruita post milita detruo en 1950. La du preĝejegoj apartenis al la malnovurba paroĥo, al kiu membris 50.000 paroĥanoj.

La domo de Kreuzeskirche staras pli malpli sur la terpeco de la iama bieno Hof Aschebroch, kies ekziston mencias dokumentoj el la 14-a jarcento kaj kies postrestaĵojn oni pro disaj arĥeologiaj trovaĵoj ankoraŭ nuntempe supozas en la subgrundo. La presbiteraro decidiĝis novembron de 1893 sen arĥitektura konkurso por la renoma berlina arĥitekto August Orth, kiu je sia plano orientiĝis laŭ la Dankopreĝejo en Berlin-Wedding, kiu estis detruata dum la Dua Mondmilito. La projekton kaj la formadon de la interno subtenis grandstile mondonacoj de civitanoj kaj asocioj de Essen.[1]

La ceremonia metado de la unua fundamenta ŝtono por Kreuzeskirche okazis la reformaciotagon, la 31-an de oktobro de 1894. La 1-an de decembro 1896 imperiestrino Aŭgusta Viktoria konsekris la novan didomon. La konstruokostoj altis proksimume 300.000 orajn markojn. La preĝejo kun romanikaj stileroj havis la planon de latina kruco kaj trietaĝan turon ĉe la okcidenta flanko. En la enireja spaco du alkonstruitaj rondaj konstruaĵoj devis servi kiel restadejo por bapto- kaj geedzoceremoniaj societoj. Kreuzeskirche proponis sidlokojn al preskaŭ 1.500 homoj. La masonaĵon el ruĝaj brikŝtonoj ordigas partoj el sabloŝtono de Nahe kaj Ruhr. La flankaj navoj de la fakte trinava preĝejo estis treege mallarĝaj por akcenti la halokarakteron de la preĝejospaco; ili servis pli kiel alirejo al la granda meza navo. En la interno ekzistis du grandaj blokoj de rekta aranĝitaj sidbenkoj ambaŭflanke de la meza pasejo same kiel pluaj sidlokoj sur balkono trapasa laŭ tri flankoj, kiun superis ĉe la turflanko la pli alta orgenbalkono. La paroĥo decidis en 1896 la konstruon de preĝejservanto-domo kun halo por la konfirmaciigotoj sur la preĝeja terpeco.

Dum aeratako la 28-an de majo 1943 Kreuzeskirche etis detruata escepte la eksterajn murojn. Je tio la kompleta interno elbrulis.[2] Tamen konserviĝis la malnova ligna ĉefaltaro kaj la novromanika kruco el 1896 fasonita de August Orth.[1]

Ekde sia fondiĝo Essener Bachchor estis la ĥoro de Kreuzeskirche. Post la militaj detruoj la ĥoro ekloĝis en la preĝejo Erlöserkirche.

Nuna preĝeja konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Kreuzeskirche, norda vidaĵo, parte skafaldita

La rekonstruo komenciĝis en 1949 kaj finiĝis marton de 1953. La flankaj balkonoj je tio ne estis rekonstruataj. La konsekrado de la nov-rekonstruita preĝejo okazis la 8-an de novembro 1953.[1]

Ekde 1987 Kreuzeskirche estas konstrua monumento. Tiutempe oni trovis konsiderindajn difektojn je la sabloŝtonaj elementoj, tiel ke oni decidiĝis por riparado de la domo. En 1994 la interno estis riparata, kaj ekde tiam la preĝejo estas uzata ankaŭ por diversaj aranĝoj, ekspozicioj, prelegoj kaj koncertoj.

Nun la preĝejo, kiu estas la plej malnova domo en la norda urbocentro, parte ankoraŭ, parte denove bezonas riparon. Tio kaŭzis, ke la paroĥo vendis la preĝejon al projektsocieto, kiu financas la riparadon. La paroĥo luos la domon kun nun 500 sidlokoj por 1000 eŭroj ĉiomonate, tiel ke en ĝi povos plue okazi diservoj.[3] Post kiam la vendo fiaskis fine de 2011, la estonteco de la preĝejo komence estis necerta.[4]

En 2013 la paroĥo vendis la domon je simbola prezo al konstruo-entreprenisto, kiu volas ripari la preĝejon, por lui ĝin al la paroĥo, al la tenanto de Unperfekthaus, Reinhard Wiesemann, same kiel al la acocio Forumo Kreuzeskirche. La luokontrakto validas komence por dudek jaroj. Per tio la entreprenisto Reinhard Wiesemann sin devoligas, ke li transprenu por la riparado de la domo per 1,6 milionoj da eŭro grandan parton de la kostoj, per kio li ne rajtas mastrumi profitojn. Se ontaj eventoj en la preĝejoj donus profitojn, tiuj ĉi enfluos rekte en rezervan fonduson por prizorgado de la konstruaĵo. Por tio la federaciero Nordrejn-Vestfalio koncedis novembron de 2013 pluan milionon da eŭroj por la antaŭenigo de la riparo, kiu komenciĝis januaron de 2014. En la interno ekestos eventejo por ekleziaj okazoj, ekspozicioj kaj koncertoj. Dum la konstruado la paroĥo uzos la preĝejon Marktkirche.[5][6]

Orgeno[redakti | redakti fonton]

Ekde 1968 la Kruco-Preĝejo havas la plej grandan orgenon de protestanta preĝejo en la Ruhr-Regiono. Ĝi havas 70 registrojn kaj kvar manualojn, kaj ĝin konstruis Berliner Orgelbaufirma Karl Schuke.[7] Post riparado de la preĝejo en la jaro 2015 la instrumento oni volas ripari la instrumenton per helpo de mondonacoj, ĉar por tio estas necesaj duona miliono da Eŭroj.[8]

I Schwellwerk (ŝvelebla suborgerno) C–g3

Bordun 16’
Gemshorn 8’
Hohlflöte 8’
Schwebung (ab c0) 8’
Großsesquialtera II 51/3
Prinzipal 4’
Floute douce 4’
Nassat 22/3
Nachthorn 2’
Septime 11/7
Cornett IV-V (ab c0) 8’
Mixtur IV-V 11/3
Zimbel III 1/7
Cor anglaise 16’
Bassetthorn 8’
Trompette horm. 4’
Tremulant
II Hauptwerk (ĉefa suborgeno) C–g3
Prinzipal 16’
Oktave 8’
Quinte 51/3
Oktave 4’
Quinte 22/3
Oktave 2’
Mixtur major VI-VIII 2’
Mixtur minor IV 2/3
Trompete 16’
Trompete 8’
Span. Trompete 8’
Span. Trompete 4’
III Oberwerk (supra suborgeno) C–g3
Prinzipal 8’
Rohrflöte 8’
Quintade 8’
Oktave 4’
Hohlflöte 4’
Rohrquinte 22/3
Oktave 2’
Feldpfeide 2’
Quinte 11/3
Sesquialtera II 22/3
Mixtur IV-V 1’
Zimbel III 1/6
Dulzian 16’
Trichterregal 8’
Tremulant
IV Brustwerk (brusta suborgeno) C–g3
Gedeckt 8’
Gedeckt 4’
Quintade 4’
Prinzipal 2’
Spitzflöte 2’
Sifflöte 1’
Scharff III-IV 1/2
Tertian II 13/5
Musette 16’
Krummhorn 8’
Tremulant
Pedal C–f1
Untersatz 32’
Prinzipal 16’
Subbass 16’
Quinte 102/3
Oktave 8’
Gedeckt 8’
Basssesquia. III 51/3
Oktave 4’
Rohrpommer 4’
Bauernflöte 2’
Gemshorn überbl. 1’
Hintersatz V 4’
Mixtur III 1’
Posaune 16’
Fagott 16’
Trompete 8’
Clairon 4’
Cornett 2’
Tremulant

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wolfgang Deurer: Zwei Jahrhunderte begegnen sich. Erbe des 19. Jahrhunderts. Herausforderung für das 21. Jahrhundert. Abbruch oder Erhaltung der Kreuzeskirche in Essen. Gutachterliche Studie im Auftrag der Stadt Essen zur Vorbereitung der Wiederherstellung der Kreuzeskirche in Essen. Detlef Mönch Verlag, Essen, 1991.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Evangelische Kirche im Rheinland - Aktuelles, 19. März 2010
  2. Werner Franzen: Gottesdienststätten im Wandel. Evangelischer Kirchenbau im Rheinland 1860–1914. Doktortezo, Gerhard-Mercator-Universitato je Duisburg 2002. Parto 3: Verzeichnis der evangelischen Kirchenneubauten im Rheinland 1860–1914.
  3. Artikolo en WAZ de la 6-a de junio 2010: Ein Gotteshaus zum Sonderpreis
  4. Artikolo en la reta eldono de WAZ
  5. Gazeta artikolo de WAZ de la 30-a de novembro 2013 pri la savo de Kreuzeskirche
  6. Derwesten.de Artikolo en la reta eldono de WAZ
  7. http://www.forum-kreuzeskirche.de/seiten/schuke-orgel.php Informoj pri la orgeno ĉe forum-kreuzeskirche.de
  8. http://www.derwesten.de/staedte/essen/kreuzeskirche-wird-ab-januar-saniert-und-verschenkt-baenke-id8802117.html Raporto pri la riparo de Kreuzeskirche en la reta eldono de la gazeto WAZ]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

51.4594444444447.0111944444444