Kribrilo
Kibrilo estas instrumento uzata por apartigi miksaĵojn sur bazo de grajnograndeco, aŭ solido de likvo. Kio jes aŭ ne falas tra la kribrilo estas ordigita en pli granda ol la truoj de la kribrilo aŭ pli malgranda. Ekzemple ĝi povas esti uzata en sabloludejo.
Ĝi ankaŭ estas uzata en arkeologio, dum orserĉado aŭ dum ordigado de (konstru-)rubaĵo.
Ankaŭ en la kuirarto la kribrilo estas uzata; por preventi buletojn en la faruno, aŭ por pureigi molajn fruktojn por ekzemple fari marmeladon.
Figurasence
La vorto kribri/kribrilo eniris multajn aliajn fakojn en la senco:
traserĉi aron da objektoj, datenoj, faktoj kaj elekti tiujn, kiuj trafas certajn kriteriojn.
Tiusence ĝi estas uzata en
- astronomio (serĉi ekz-e nur bluajn gigantojn,
- medicino (detekti ekz-e homojn kun frua infektiĝo per tuberkulozo),
- polico (detekti ekz-e suspektindulojn de certa aĝo, certa alteco, certa DNA-sekvenco) ktp.