Krimo
Krimo estas ago, per kiu morala aŭ civita leĝo estas grave malobservata.
En iuj juraj sistemoj, krimo estas delikto de la plej grava speco, ekzemple murdo, dombruliĝo, seksperforto ks.
Krimulo estas homo kulpa je krimo.
Proverbo
Ekzistas proverboj pri krimo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:
„ Kiu ne krimas, tiu ne timas. ” „ Malriĉeco ne estas krimo, tamen kondukas al malestimo. ” „ Tajloro krimis, botisto pendas. ”
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Foje en Siberio: la historio de timo esperante (pri bando, kiu agis en Rusio komence de la 1990-aj)