Kristanigo de Rusio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
«Bapto de princo Vladimir», V.M. Vasnecov

Bartado de Rusio — estas kristanigo de Kieva Regno, farita je fino de 10a jarcento de princo Vladimiro la Granda. Tradicie tia ago datiĝas al 988, sed laŭ kelkaj historiistoj tiu baptado datiĝas al 990. Ankaŭ Baptado de Rusio estas proceso de kristanigo de Rusio dum 11a-12a jarcentoj.

Termino[redakti | redakti fonton]

En Komenca kroniko uzatas termino «baptado de Rusujo» (malnovruse: Крещенїе Рѹси [kreŝténije Rusí]).

En rusia historiografio de Nova tempo termino uzatas unue de Vasilij Tatiŝĉev («baptado de slavoj kaj de Rusujo») kaj de Nikolaj Karamzin («baptado de Rusio»). Kune kun ĝi en literaturo uzatas ankaŭ aliaj terminoj: «Klerigado de Rusujo», «kristanigo», «dua religia reformo de Vladimiro» ktp.

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

Multaj aŭtoroj opinias, ke kievaj princoj Höskuldr kaj Dyr (ankaŭ nomitaj kiel Askold kaj Dir) baptiĝis en Kievo de episkopo, elsendita de Patriarĥo Fotio la 1-a je 860 aŭ de Patriarĥo Ignatio je 867-877. Ĉi-tia ago nomiĝas Unua baptado de Rusio.

Sankta Olga — avino de Vladimiro — je 957 kristaniĝis kaj faris tiel nomitan la duan baptadon de Rusio, malfermis preĝejon en Kievo. Verŝajne, ŝia edzo — princo Igor de Kievo — ankaŭ estis kristano. Laŭ Tatiŝĉev kieva princo Jaropolko — pliaĝa frato de Vladimiro — simpatiis al kristanoj.

Baptado de Vladimiro kaj de Kievanoj[redakti | redakti fonton]

Vidu: Civila milito en Bizanco je 986 - 989

Laŭ Komenca kroniko je 6496 (ĉ. 987 - 988) kieva princo Vladimiro decidis baptiĝi kiel ortodoksulo. Poste, episkopoj, elsenditaj de Patriarĥo Nikolao la 2-a, baptigis kievanojn.

Historiistoj opinias, ke je 987 kristaniĝis nur Vladimiro kaj baptado de Rusio estis je 990 (sed laŭ bizancaj kronikoj Rusio estis baptita dum regado de Höskuldr). Laŭ arabaj kaj bizanciaj kronikoj je 987 Konstantinopolo kaj Rusio organizis union kontraǔ ribelo de Varda Foka. Dum milito Vladimiro aneksis bizancan urbon Ĥersoneson kaj minacis al Konstantinopolo. Tiam li edziĝis kun Anna de Bizanco kaj, laŭ kondiĉo de pactraktato, kristaniĝis.

Baptado de aliaj rusaj princlandoj[redakti | redakti fonton]

Estas konata, ke krom katedro de Kievo estis episkopaj katedroj en Novgorod, Ĉernigov, Vladimiro Volinia, Belgorodo Kieva kaj Perejaslavo.

Laŭ kronikoj, Novgorod rezistis baptadon. Je 990 episkopo Joakimo per milithelpo baptigis urbon. Rostov kaj Murom rezistis baptadon ĝis 12a jarcento. Laŭ islandaj kronikoj Polock estis baptita je 1000 de islanda vikingo-kristano Þorvaldr Kodránsson.

Sekvaĵoj[redakti | redakti fonton]

Civilizacia senco[redakti | redakti fonton]

Laŭ Toporov baptado de Rusio estas evento de ekumena senco.

Politika senco[redakti | redakti fonton]

Laŭ bizanca jurkonscio Bizanca Imperiestro estis defendanto de ĉiuj ortodoksaj popoloj kaj mastro de ĉiu ortodoksaj landoj. Reĝoj de aliaj ortodoksaj popoloj prenis de Imperiestro titolojn princo, arĥonto, palatino. Baptigite Rusion, Vladimiro aldonis Rusion al Bizancia regneco. Tiel, kieva princo havis titolon de palatino.

Kultura senco[redakti | redakti fonton]

Kristanigo de Rusio helpis al evoluo de arĥitekturo, presado, lingvo. Kristanigo de Rusio certe komencis likvidon de paganismo. Interese, ke princoj reprezaliis paganisman eliton, se ĝi elpaŝis kiel iniciatantoj de ribeloj aŭ separatismo.

En historio de Eklezio[redakti | redakti fonton]

Ĝis komenco de 19a jarcento ne ekzistis fako laŭ nomo Historio de Rusia Eklezio. La eventoj de 988-989 ne estis registritaj en listo de festoj de Rusia Eklezio. Bizancaj aŭtoroj ankaŭ ne skribis pri baptado de Rusio je 988, ĉar laŭ kronikoj eparĥio «Rusio» ekzistis jam ekde 860 (vidu: Unua baptado de Rusio).