Kristnukao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kristnukao-arbo (paralele al kristnaska arbo) kun davida stelo kaj ornamo per hebreaj literoj (decembro 2011).

Kristnukao estas vortokunfando el la konceptoj de kristnasko, la ĉiujara festo de kristanismo en decembro, kaj de ĥanukao, la ĉiujara festo de judismo iom pli frue en decembro. La termino priskribas la sintezon de ambaŭ festoj fare de sekularaj judoj, do fare de homoj el judismaj familioj, kiuj ne praktikas judismon kiel religio, sed humanisme akceptas iujn religiajn valorojn de la judismaj tradicioj kaj praktikas iujn kutimojn el tiu tradicio. La koncepto de kombino de la du festoj origine ekestis inter la burĝaj judoj de Germanlingvio en la 19-a jarcento, kaj tial origine germanlingve baptiĝis Weihnukka [vajNUka] kiel kombino de Weihnachten (kristnaska festo, [VAJnaĥtn]) kaj Chanukka (ĥanukao, [ĥaNUka]). Post la nazia persekuto de judoj en la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj, kiu kulminis en la holokaŭsto kaj krom multajn mortojn kaŭzis la elmigrojn de multaj judoj el Mezeŭropo aparte al Nordameriko, la festo post la dua mondmilito iĝis populara precipe inter la judoj de Usono kaj tie ricevis la nomon Christmukkah el Christmas (kristnaska festo, [KRISTməs]) kaj Hanukkah (ĥanukao, [HAnəkə]). Inter nejudoj la termino kaj koncepto aparte populariĝis pro televida serio The O.C. pri familio de juda patro kaj luterana patrino, kiu unuafoje elsendiĝis inter 2003 kaj 2007. Hebree ĝi ricevis la nomon כריסמוכה.