Kristo falanta survoje al Kalvario (Rafaelo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kristo falanta survoje al Kalvario

Kristo falanta survoje al Kalvario, konata ankaŭ kiel Lo SpasimoIl Spasimo di Sicilia, estas pentraĵo fare de la itala renesanca pentristo Rafaelo, de ĉirkaŭ 1514–16,[1] nune en la Muzeo Prado en Madrido. Ĝi estas grava verko por la disvolvigo de lia stilo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi montras la oftan temon de Kristo portanta la Krucon ĝis lia krucumo, je la momento kiam li falis kaj lia patrino suferas atakon de agonio, nome la Ŝveno de la Virgulino, aŭ "Lo Spasimo".[2] La tuta emocio de la pentraĵo estas dense metita en la antaŭo kaj la fono estas simila al tiu de serio kun distaj grupoj de popolo kaj krucoj. La viro ĉe maldekstro en la antaŭo estas simila al la figuro en la pentraĵo de Rafaelo “La Juĝo de Salomono” en la Rafaelaj Ĉambroj en la Vatikana Palaco, sed inversite. Simono el Cireno portas la krucon de Kristo pormomente kaj aspektas akre al la gvardioj. La kvar Maria-j estas pentritaj ĉe la dekstra flanko de la pentraĵo kaj supre de la alia flanko de la kompono estas la gvardioj.[3] La koncepto de, kaj adorado de, la "spasmo" de la Virgulino estis moda, kvankam iome polemika, en la komenco de la 16a-jarcenta katolikismo, kvankam en tiu verko la Virgulino nur sugenuiĝas, ne falas aŭ ŝvenas, kiel ofte montrite.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. ĉ. 1514 laŭ Penny kaj aliaj fontoj, sed Prado diras ĉ. 1516
  2. Penny, 25–28
  3. P. Franzese, Raffaello, Mondadori Arte (2008), p.120.
  4. Penny, 26

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • De Vecchi, Pierluigi, Raffaello, Rizzoli, Milano (1975).
  • Franzese, Paolo, Raffaello, Mondadori Arte, Milano (2008).
  • Gherardi, Pompeo, Della Vita E Delle Opere Di Raffaello Sanzio Da Urbino (1874), Kessinger Publishing (2010).
  • Hoeniger, Cathleen, The Afterlife of Raphael's Paintings, Cambridge University Press (2010).
  • Penny, Nicholas, National Gallery Catalogues (new series): The Sixteenth Century Italian Paintings, Volume I, 2004, National Gallery Publications Ltd, ISBN 1-85709-908-7

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]