Kritika legoscio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Kritika legoscio estas la kapablo trovi indikojn pri povo, malegaleco, kaj maljusteco en tekstoj aŭ komunikaĵoj.[1][2] Oni faras tion irante preter la vortoj de la aŭtoro por analizi, kiel la aŭtoro implice komunikis siajn ideojn pri la normoj de la socio, atentante ĉu ili kunportas antaŭjuĝojn (ekz. rasajn aŭ seksajn).[1]

Superrigardo[redakti | redakti fonton]

La instruado de kritika legoscio ĉiam alrigardas tekstojn laŭ kritika, demandema perspektivo, kvankam diversaj teorioj pri ĝi rezultigas diversajn pedagogiajn metodojn ene de tiu kadro. Ĝi bezonas aktivan analizadon de la tekstoj kaj strategiojn por malkovri implicajn mesaĝojn.

Kiam lernantoj konsideras la kondiĉojn kaj celon de skribaĵo, kaj kiel ili influas ĝian enhavon, ili praktikas kritikan legadon.[3] Tia aktiva engaĝiĝo povas igi lernantojn pli perceptemaj kaj socie atentemaj homoj, kiuj utiligas siajn personajn spertojn por pli bona kompreno de tekstoj kaj komunikaĵoj.[2][3] Tiel, ili povas rekoni la povostrukturojn de sia socio kaj trovi manierojn kontraŭbatali kaj plijustigi ilin.[1][2]

Kritika legoscio ne celas legoscion en la senco de kapablo kompreni vortojn, sintakson, ktp. Povas temi eĉ pri neskribitaj tekstoj. Kritika leganto prijuĝas instruaĵojn kaj rilatigas ilin al sia propra situacio, kreante pli profundan signifon krom nura laŭvorta enhavo.[4]

Kritika legoscio iĝis populara celo por instruado de la angla lingvo en iuj anglalingvaj landoj,[5] interalie Kanado, Aŭstralio,[6] Nov-Zelando, kaj la Unuiĝinta Reĝlando. Du egaj teoriaj perspektivoj pri kritika legoscio estas la novmarksisma/Freire-a kaj la aŭstralia. Ili havas multajn komunaĵojn kaj ne nepre konkuras unu kontraŭ la alia, sed ja malsame aliras la temon.

Rilato al kritika pensado[redakti | redakti fonton]

Kvankam kritika legoscio kaj kritika pensado inkludas similajn paŝojn, ili ne estas identaj. Kritika pensado estas solvado de problemoj per logika kaj analiza mensa procezo,[3] kun certigo, ke la propraj argumentoj estas sufiĉe apogataj de pruvoj kaj malhavas neklaran aŭ nehonestan prezenton.[7] Ĝi celas kompreni la eksteran mondon, agnoski, ke aliaj argumentoj estas krom la propraj, kaj prijuĝi ilian rezonadon, sed ne iras preter la malkovro de nevalida pretendo.[8][7] Kritika legado iras preter nura malkovro de nevalidaĵo por analizi, pridemandi, kaj kontesti la sociajn kaj historiajn povostrukturojn, kiuj estigas ĝin.[3] Ne ĝi, sed kritika pensado, analizas kaj kontraŭargumentas el logika vidpunkto la malvalidaĵon mem.[7]

Historio[redakti | redakti fonton]

Kritiklega instruado kreskis el la socijusteca pedagogio de la brazila edukisto kaj teoriisto Paulo Freire, priskribita en liaj verkoj Edukado kiel la praktiko de libero (1967) kaj Pedagogio de la subpremato (1968). Freire-a kritika legoscio estas konceptata kiel rimedo por povigi loĝantarojn kontraŭ subpremado kaj kontraŭvola devigo, ofte fare de korporacioj aŭ registaroj. Ĝi komencas de la deziro ekvilibrigi sociajn maljustojn kaj pritrakti sociajn problemojn estigitajn de malbona uzo de povo - ĝi estas analizo kun agendo. Sur tiu filozofia bazo ĝi alrigardas, analizas, kaj malkonstruas tekstojn.

En Pedagogio de la Subpremato, Freire skribas, ke personoj subpremataj de povhavantoj komence timas liberon, ĉar ili ensiigis la regulojn de siaj subpremantoj kaj la sekvojn de neobeo de la reguloj.[9] Tial, malgraŭ sia ena deziro de libero, ili daŭre sekvas antaŭpreskribitan kondutaron, kiun aprobas la subpremantoj.[9] Por kompreni la veran naturon de sia subpremo, Freire asertas, ke ili devas per edukado kompreni, ke ilia realo povas esti ŝanĝata, kaj ilia subpremo kun ĝi.[9]

La Freire-a perspektivo estas daŭrigita kaj evoluigita en la verkoj de Peter McLaren, Henry Giroux, Jean Anyon, kaj Donaldo Macedo,[10] inter multaj aliaj. Ĝi estas forte reprezentata en kritika pedagogio, kiu provas kontraŭi subpremon per ŝanĝo al la instrumanieroj de lernejoj.[11] Aliaj filozofiaj aliroj al kritika legoscio kunhavas multajn el la ideoj de novmarksisma/Freire-a kritika legoscio, sed ne tiel eksplice politikas.

Elementoj de kritika legoscio[redakti | redakti fonton]

Freire inkludas plurajn bazajn elementojn en sia bildo de kritika legoscio. La unua paŝo portas konscion al la fitraktatoj kaj al tiuj, kiuj okazigas fitraktadon disinstruante maljustajn ideologion per politiko, lernejoj, kaj aliaj povhavaj institucioj.[10] Tio necesas ĉar, laŭ Freire kaj Macedo, la fitraktatoj ofte ne konscias, ke ili estas subpremataj, vidante sian malriĉecon aŭ malcentrigitecon kiel naturan parton de la vivo.[10][7] Akceptinte sian malfeliĉon, ili ne konas la paŝojn, kiuj finus sian subpremon.[7]

La dua elemento celas transformi la manieron, laŭ kiu la lernejoj instruas.[10] Ira Shor skribas, ke kritika legoscio povas riveli oniajn subjektivajn kredojn pri la mondo per vorta demandigo pri oniaj malkonsciaj supozoj.[12] Adaptebla al diversaj ideoj rilataj al feminismo aŭ novmarksismo, kritika legoscio prezentas al lernantoj malsamajn perspektivojn pri problemoj anstataŭ kontentigi sin per kulturaj normoj.[12] La celo de tio estas ke lernantoj agadu socie en siaj komunumoj por ŝanĝi maljustajn strukturojn.[12]

Kritika legoscio efektiviĝas per honesta, kritika dialogo inter la instruanto kaj la lernantoj pri gravaj problemoj, en kiu ambaŭ kunlernas, anstataŭ banka modelo de edukado, tradicia instrumetodo, kiu traktas lernantojn kiel malplenajn ujojn, kiujn instruistoj plenigu prelegante pri informoj, kiujn lernantoj ricevu kaj recitu dum ekzamenoj.[10] Freire kredis, ke la banka modelo ne kreas konscian konon en lernantoj, sed plifirmigas subpremon.[2]

Kiam instruantoj faciligas diskutadon inter lernantoj pri la polemikaĵoj rilatantaj al ili kaj ilia socio, la honesta dialogo pontas, por ke la lernantoj demandu al si pri la sociaj malegaloj en siaj komunumoj, kaj la kaŝitaj hierarkioj tion regantaj.[2] Honesta dialogo inter instruanto kaj lernanto kondukas al la tria elemento: kritika pripensado, kiel apliki la konojn ĵus malkovritajn per dialogo al la propra vivsituo por agi konkrete cele al ŝanĝo de la socio kaj justigon de maljustoj.[10][7]

Instruo kaj lerno de kritika legoscio[redakti | redakti fonton]

Per instruo de kritika legoscio, instruantoj povas helpi lernantojn al agado, plivastigante ilian pensmanieron por pli bone kompreni la perspektivojn de aliaj neatentataj grupoj en la socio, kaj tiel pli boni aprezi alikulturanojn kaj alilingvanojn.[10] Por instigi analizan legadon kaj defiadon al sociaj normoj en la legaĵoj, ili povas peti, ke lernantoj formu proprajn ideojn por priargumenti la legaĵon kaj verku respondon por oponi aŭ maloponi ĝiajn pretendojn.[11]

Instruantoj povas lasi, ke lernantoj esploru socijustecan temon, kiu interesas ili.[11] Tio povas respondecigi lernantojn pri socia ŝanĝo en siaj komunumoj.[2] Fari, ke lernantoj komparu tekstojn de diversaj fontoj, estas alia instrumetodo, kiel ankaŭ fari, ke ili reskribu legitaĵon laŭ la perspektivo de subpremata grupo.[2][1]

Kritika legoscio kapabligas lernantojn rekoni la gravon de lingvo en la formado de sociaj povhierarkioj, ekz. rilataj al politiko aŭ raso, pro tio, ke oni atentas la vortesprimon krom la enhavo mem de mesaĝo.[1] Prilingvaj demandoj ankaŭ aperas inter edukantoj, kiam lernejoj kaj instruistoj devas elekti, ĉu peti, ke lernantoj uzu en la klaso nur la standardan akademian dialekton, al kiu oni atribuas pli da povo, aŭ lasi, ke ili uzu la saman dialekton, kiun ili lernis hejme.[12]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 . Defining Critical Literacy: Why Students Should Understand the Power of Language. Concordia University (25-an de aprilo, 2016).
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 . Critical Literacy. UNC School of Education.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 (2015) “Five Things School Administrators Should Know About Critical Literacy.”, National Forum of Educational Administration & Supervision Journal 33 (4), p. 1–6. [rompita ligilo]
  4. (2006-11-01) “Teaching for Critical Literacy: An Ongoing Necessity to Look Deeper and Beyond”, English Journal 96 (2), p. 41–46. doi:10.2307/30047126. 
  5. Cadeiro-Kaplan, K. (2002) Literacy ideologies: Critically engaging the language arts curriculum. Language Arts, 79, 372-381
  6. Sinfield, Ivor., Hawkins, Lise (2006). " Critical Literacy: Policy and Practice". Orbit 36: 27.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 7,5 Critical Thinking and Critical Literacy. Dept. Education, Hobart & William Smith Colleges. Arkivita el la originalo je 2016-01-03.
  8. (2017) “Start With a Book, End With a Conversation: Promoting Critical Literacy in the Classroom.”, California Reader 50 (2), p. 48–50. [rompita ligilo]
  9. 9,0 9,1 9,2 Freire, Paulo. (1993) Pedagogy of the Oppressed. New York: The Continuum International Publishing Group Inc, p. 47–49. ISBN 0-8264-1276-9.
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 10,4 10,5 10,6 (2015) “Awakening Students through Critical Literacy: Implications for Teaching and Learning within Contemporary Education.”, International Journal of Literacies 21 (3/4), p. 17–27. doi:10.18848/2327-0136/CGP/v21i3-4/48837. 
  11. 11,0 11,1 11,2 (2014) “Critical Literacy: Bringing Theory to Praxis”, Journal of Curriculum Theorizing 30, p. 51–63. 
  12. 12,0 12,1 12,2 12,3 (Fall 1999) “What is Critical Literacy?”, Journal of Pedagogy, Pluralism, and Practice 1. 

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Lankshear, C. & McLaren, P. (Eds.) (1993). Critical literacy: Radical and postmodernist perspectives. Albany: State University of New York Press.

Luke, C. (1995). Media and cultural studies. In P. Freebody, S. Muspratt and A. Luke (Eds.). Constructing critical literacies. Crosskill, New Jersey: Hampton Press.

New London Group. (1996). A Pedagogy of Multiliteracies: Designing Social Futures. Harvard Educational Review, 66, 1.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]