Kroger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kroger
entrepreno • supermarket chain • publika kompanio • ĉeno de benzinejoj • negoco vd
Dum 1883 - nekonata/nuntempe
Jura formo akcia kompanio
Fondintoj Bernard Kroger vd
Sidejo Cincinnati
Lando Usono
Estr(ar)o Rodney McMullen
Dungitoj 453 000 (stato: 2018)
Agokampo big-box store
ISIN-kodo US5010441013
filiaj kompanioj Smith's Food and Drug • Harris Teeter • The Little Clinic • Fred Meyer • 84.51° • Ralphs vd
Posedataj kompanioj Fred Meyer Jewelers • Harris Teeter • Roundy's • Murray's Cheese • Owen's Market • Kroger Building vd
TTT Oficiala retejo
vdr

La Kroger Kompanio (angle The Kroger Company) estas usona podetala firmao fondita fare de Bernard Kroger en 1883 en Cincinnati, Ohio. Ĝi estas la plej granda superbazara ĉeno en Usono laŭ enspezo (ĉirkaŭ 108 miliardoj USD en 2014). Kroger ankaŭ estas la dua plej granda podetalisto en Usono post Wal-Mart, kaj la kvara plej granda en la mondo en decembro 2022 post Walmart, Costco kaj Seven Eleven [1].

En februaro 2016, la firmao funkciigas, aŭ rekte aŭ tra ĝiaj filioj, 2,774 butikojn en 35 ŝtatoj en Usono. La butikoj funkciigitaj fare de Kroger plejparte inkludas: superbazaroj, grandmagazenoj, facilbutikoj kaj juvelbutikoj. Krome, la firmao funkciigas 37 nutraĵprilaborajn aŭ produktadinstalaĵojn, 1,360 Benzin-superbazarajn centrojn (unika invento de Kroger) kaj 2,122 apotekojn [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1883, Bernard "Bernie" Krueger investis siajn ŝparaĵojn en establado de nutraĵvendejo en Cincinnati. Lia devizo estis: "Estu speciala. Neniam vendu ion, kion vi mem ne dezirus." En 1901, Kroger estis la unua ĉeno se temas pri baki sian propran panon, tiel ŝparante al siaj klientoj la ĝenon de irado al la bakejo. En 1904, Kroger aĉetis viandan merkatigĉenon kaj kunfandis ĝiajn operaciojn kun la ekzistantaj operacioj, tiel Kroger estis la unua nutraĵbutikisto se temas pri ankaŭ vendi viandon.

La firmao estis oficiale establita en 1902 sub la nomo "The Kroger Grocery and Baking Company".

Tra la jaroj, la kompanio disetendiĝis kaj eniris aliajn landojn en Usono, kaj ankaŭ diversigis siajn agadkampojn, ĉefe aĉetante ekzistantajn ĉenojn.

En novembro 2015, Kroger anoncis la aĉeton de la ĉeno de Roundy, kiu funkciigas superbazarojn en Viskonsino kaj Ilinojso, por proksimume 800 milionoj da dolaroj [3]. Post la aĉeto, Kroger revenos funkcii en Viskonsino, post 43 jaroj de ne funkciigado tie.

Tipoj de vendejoj[redakti | redakti fonton]

Kroger posedas diversajn butikspecojn, la ĉefaj estas:

  • Superbazaroj kombinitaj kun apoteko
  • Benzin-superbazaraj centroj
  • Pluraj Grandmagazenoj
  • Stokejoj
  • juvelejoj
  • facilbutikoj
  • Podetalaj klinikoj (Konvenaj prizorgaj klinikoj)

Apotekoj[redakti | redakti fonton]

Kroger antaŭe posedis la apotekĉenon SupeRx. En 1985, ĝi gajnis la oferton por la aĉeto de alia apotekĉeno, Hook's Drug Stores, kaj unuigis la du ĉenojn en siaj manoj en unu ĉenon nomitan Hook's-SupeRx. En 1994, la administrado de Kroger decidis eliri el la memstara apotekkomerco, kaj vendis la ĉenon de apotekoj kiujn ĝi posedis al Revco.

Nuntempe, Kroger funkciigas proksimume 2,000 apotekojn, la plej granda parto de kiuj situas ene de la superbazaroj kiujn ĝi funkciigas.

Benzin-superbazaraj centroj[redakti | redakti fonton]

La firmao Kroger havas unikan specon de butikcentroj, nomitaj "fuel-superbazaraj centroj". Ĉi tiuj centroj estas specialaj ĉar ili estas superbazaroj, kie oni povas benzinumi en la parkejo de la superbazaro. Alia afero, kiu igas ĉi tiujn centrojn unikajn, estas ke kliento, kiu aĉetas en ĉi tiuj superbazaroj, ricevas unu "fuelpunkton" por ĉiu dolaro elspezita. Ĉi tiuj fuelpunktoj povas esti uzataj por aĉeti fuelon en iu ajn centro de ĉi tiu tipo (t.e., ne nur en la sama centro kie la aĉeto estis farita), same kiel ĉe iuj el la benzinstacioj Shell.

La firmao ekfunkciigis tiajn centrojn fine de 1998. Ĝis 2004, ĝi jam funkciigis 500 superbazarojn en tiu ĉi formato, kaj en 2010 la nombro da fuel-superbazaraj centroj atingis 1,000 [4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Delloite, Global Powers of Retailing 2013 Arkivigite je 2013-12-17 per la retarkivo Wayback Machine (page 11), Kamcity.com
  2. about-kroger, operations Arkivigite je 2012-10-18 per la retarkivo Wayback Machine, thekrogerco.com
  3. Joe Taschler and Rick Romell, Kroger to buy Pick 'n Save parent Roundy's in $800 million deal, jsonline.com
  4. How Many Fuel Centers Does Kroger Have?, CPSnet.com

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]