Kromosomo Y

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kromosomo Y estas unu de la seksaj kromosomoj (gonosomoj aŭ heterokromosomoj) de la heterogamaj individuoj. Ĝi ekzistas nur en la masklaj individuoj se la animalo estas mamulo. Se la animalo estas ovonaskulo, la Kromosomo X estas propra de inoj. Al ceteraj animaloj plej ofte mankas seksaj kromosomoj, ĉar la sekso ne dependas de ili sed de aliaj aferoj. Ĉe kelkaj insektoj la sekso estas determinita pere de la nombro de kopioj de la Kromosomo X, pere de diploidio (XX) aŭ haploidio (X) de tiu kromosomo. En tiuj okazoj. la inoj estas diploidiaj kaj la maskloj haploidiaj.

Pere de la filogenetiko eblas dedukti, ke la kromosomo Y aperas en la evoluo sufiĉe poste al la kromosomo X, ĉar temas pri mutacio de tiu kromosomo X. La perdo de uni de la segmentoj de X rezultis en la struktura formo de la kromosomo Y. Tiel, ĝenerale, la dimensioj de la kromosomoj Y estas sufiĉe pli reduktitaj ol tiuj de la kromosomoj X. La kromosomo Y, pro sia malgrando, inkludas ankaŭ malpli da genetika informaro ol la cetero de la kromosomoj, de kio oni povas dedukti rilaton inter la grando kaj la kvanto de informaro enhava.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]



  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cromosoma Y en la hispana Vikipedio.