Mitokondria Eva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Afrika mitokondria evoluo.

La mitokondria Eva, en homa genetiko, estis afrika virino kiu, en la homa evoluo, korespondus al plej ĵusa komuna praulo kiu havis la mitokondriojn de kiuj descendas ĉiuj mitokondrioj de la nuntempa homaro, laŭ pruvoj de proporcioj de mutacio de mitokondria genaro.

La mitokondria Eva ricevas sian nomon de tiu Eva kiu estas priskribita en la libro Genezo de la Biblio. Sed, nek la nomo de "Eva" nek la termino "mitokondria Eva" estis uzitaj de Allan Charles Wilson, Mark Stoneking kaj Rebecca L. Cann, la aŭtoroj de la dekomenca esplorado titolita «mitokondria DNA kaj homa evolucio» publikigita en la revuo Nature la 1an de januaro 1987.​ Tiun artikolon akompanis ĝia respektiva informo, subskribita de Jim Wainscoat, kun la titolo «For de la ĝardeno de la Edeno»,​ kiu ekdisvastigis la koncepton "Eva" el la amaskomunikiloj. Poste, la 26an de januaro 1987, la revuo Time publikigis artikolon en kovrilpaĝo, titolita «Genealogia ĉiesa patrino: Biologoj spekulativas, ke "Eva" vivis en subsahara Afriko». La propra Allan Charles Wilson preferis la terminon "One lucky mother" (unu bonsorta patrino),​ kaj ke la uzado de la nomo "Eva" esta bedaŭrinda. La preciza termino "mitokondria Eva" aperis por la unua fojo la 2an de oktobro 1987, en artikolo de la revuo Science verkita de Roger Lewin, titolita "La senmaskigo de la mitokondria Eva".​ La miskompreno finfine setliĝis en la publika opinio kiam la revuo Newsweek de la 11a de januaro 1988 publikigis artikolon titolitan «La serĉado de Adamo kaj Eva»,​ kun reprezento de Adamo kaj Eva en la kovrilpaĝo. Sekvante la genealogian linion patrinflankan de ĉiu persono en la genealogia arbo de la tuta homaro, la mitokondria Eva korespondus al komuna praulino kiun kunhavas la tuta aktuala homaro (Homo sapiens).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]



  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Eva mitocondrial en la hispana Vikipedio.