Kronografo de 354

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kronografo de 354
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Furio Dionizo Filokalo
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
vdr
Titolpaĝo kaj Dediĉo el Barberini MS. La tekstoj diras: "Valentino, floru die" (supre), "Furio Dionisio Filokalo ilustraciis tiun verkon" (en trianguloj), "Valentino, ĝuu legante tion ĉi" (ĉefe afiŝe), maldekstre "Valentino, vivu longe kaj floru", dekstre "Valentino, vivu longe kaj ĝuu".

La Kronografo de Furio Dionizo Filokalo, konata ankaŭ kiel Kalendaro de 354, estis 4a-jarcenta pentrolibro, kiu estis produktita en 354 (nia erao) por riĉa romikristano nome Valentino. Ĝi estas la plej frua datita kodekso kiu havas tutpaĝajn ilustraĵojn. Nenio el la originalo survivis. La termino Kalendaro de Filokalo estas foje uzita por priskribi la tutan kolekton, kaj foje ĝuste la sesan parton, kiu estas la Kalendaro mem. Aliaj versioj de la nomoj ("Filokalo", "Kodekso-Kalendaro de 354") estas foje uzataj. La teksto kaj ilustracioj estas disponeblaj rete.[1] Inter aliaj historie gravaj informeroj, la verko enhavas la plej fruan referencon al la celebrado de Kristnasko kiel ferio aŭ festo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Weitzmann, Kurt. Late Antique and Early Christian Book Illumination. New York: George Braziller, 1977.
  • Salzman, Michele Renee. On Roman Time : The Codex-Calendar of 354 and the Rhythms of Urban Life in Late Antiquity (The Transformation of the Classical Heritage 17). Berkeley: University of California Press, 1991.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]