Ksiangjang

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ksiangjang
departemento-ranga urbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo Ville : 441000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 260 951  (2020) [+]
Loĝdenso 267 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 32° 4′ N, 112° 9′ O (mapo)32.06536112.15307Koordinatoj: 32° 4′ N, 112° 9′ O (mapo) [+]
Alto 71 m [+]
Areo 19727,68 km² (1 972 768 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Ksiangjang (Hubejo)
Ksiangjang (Hubejo)
DEC
Ksiangjang
Ksiangjang
Situo de Ksiangjang
Ksiangjang (Ĉinio)
Ksiangjang (Ĉinio)
DEC
Ksiangjang
Ksiangjang
Situo de Ksiangjang

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Xiangyang [+]
vdr

Ksiangjang (literumita ankaŭ Xiangyang, en ĉina 襄阳, en pinjino Xiāngyáng) estas gubernia grandurbo de la provinco Hubejo, en Ĉinio. Ĝi limas norde kun Henano, sude kun Jingmen, okcidente kun Ŝijan kaj sudoriente kun Suiĵu. Ties areo estas de 19 700 km² kaj ties loĝantaro estas de pli ol kvin milionoj de personoj.

La rivero Han fluas tra la urbocentro kaj dividas la grandurbon nord–suden. La urbo mem estas kunurbaĵo de du iam apartaj urboj: nome Fanĉeng kaj Ksiangjang (aŭ Ksiangĉeng), kaj estis konata kiel Ksiangfan antaŭ 2010.

Rivero Han ĉe Fanĉeng, 1874.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ksiangjang estas historia kaj kultura urbo fama en la tuta Ĉinio, kun historio de 2 800 jaroj. Tie okazis gravaj bataloj dum la periodo de la Tri Reĝlandoj. La murego de Ksiangjang spite sian antikvecon estas en tre bona stato. Ĝi estas tre vizitata urbo.

La batalo de Ksiangjang (en tradicia ĉina, 襄陽之戰; en simpligita ĉina, 襄阳之战; en pinjino, Xiāngyáng zhī zhàn) aŭ batalo de Ksiangfan (en tradicia ĉina, 襄樊之戰; en simpligita ĉina, 襄樊之战; en pinjino, Xiāngfán zhàn) estis serio de bataloj ligitaj al sieĝo de Ksiangjang, konsiderata unu de la plej grandaj de la dinastio Song, dum la jaroj 1267 ĝis 1273.

Ĉefaj ekonomiaj fontoj estas akvenergio, minado, tekstila industrio kaj aliaj industrioj, kaj agrikulturo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]