Junulara sekcio de Kuba Esperanto-Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kuba Esperantista Junularo)
Saltu al: navigado, serĉo
JSK.jpg

La Junulara sekcio de Kuba Esperanto-Asocio (aŭ mallonge JSK) - internacie foje simpligite nomata "Kuba Esperanto-Junularo" aŭ "Kuba Esperantista Junularo" - estas la organizaĵo kiu oficiale reprezentas la junajn esperantistojn en Kubo. Ĝi en 1989 oficiale kiel landa sekcio aliĝis al TEJO. Post generacia ŝanĝo la komisiono refondiĝis la 25-an de majo 2009 kaj laŭ propra informo en la JSK-sinprezento de la TEJO-retejo "ekde tiam agas favore al pligrandiĝo kaj plifortiĝo. La estraro kunsidas almenaŭ unu foje monate, multe komunikas precipe per telefono kaj retpoŝtoj, kaj la sekcianoj organizas kaj organizis plurajn aranĝojn, precipe promenadojn, ekskursojn kaj tendumadojn.

Dum 2010 okazis unua Nacia Kunveno en la provinco Guantánamo, kadre de la 15-a Zamenhofa Metiejo, kaj dua Nacia Kunveno sekvis en 2011. Laŭ la JSK-sinprezento de la TEJO-retejo "danke al retaj forumoj, librofoiroj, prelegoj en lernejoj, universitatoj, kaj radioprogramoj," la sekcianoj "sukcesas varbi novajn gejunulojn kiuj emas kunlabori kaj agi en kaj por la sekcio". Laŭ la stato de printempo 2012 la junulara sekcio havas 140 aktivajn membrojn.

La junulara sekcio havas paĝon en "Avanco", la bulteno de Kuba Esperanto-asocio aperanta trifoje ĉiujare, krome verkas retan revuon "Por Vi" de la sekcio, kiu laŭ la stato komence de marto 2012 ankoraŭ ne estis publikigita, kaj havas Facebook-retpaĝon vigle frekventatan.

Ke la junulara sekcio formale estas integra parto de Kuba Esperanto-Asocio tute klaras laŭ la nomo; la du asocioj dividas la saman poŝtkestan adreson kiel asocia adreso en la kuba ĉefurbo Havano. La sekcio en Kubo organizis kaj gastigis la 66-an IJK 2010 en Santa Cruz del Norte, kaj antaŭ tio jam la 46-an IJK 1990 en Playa Giron.

Inter la malpli grandaj eventoj organizitaj de la sekcio ekde la refondo en majo 2009 estas ekzemple gvidita promenado tra Havano, vizito al la Nacia Zooparko kaj al parko kaj rivero Almendares, partopreno de la sekcio en la Havana Karnavalo, organizado kaj partopreno en Masko-Festo aŭ festo en la Natura Parko nomata Lenin. Por la unua fojo organiziĝas JuSKA (Junulara Somera Komuna Aranĝo) en Pinar del Río, la plej grava nacia junulara renkontiĝo - laŭplane kun la Naturprotekta Grupo “Kubaj Naturamantoj” (KoNoA). Jam regula evento estas la ĉiumonata junulara tranoktado en la Esperanta Domo Eyeífe, kaj inter pliaj aktivaĵoj nomiĝu ekzemple koncerto de la grupo Amindaj ĉe la Kulturdomo de Contramaestre kaj unutaga promenado tra la plej interesaj lokoj de la urbo Matanzas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]