Kubo de Soma
En matematiko, la kubo de Soma estas solida kahelara enigmo, pakada problemo inventita de Piet Hein en 1936 dum prelego pri kvantummekaniko kondukita de Werner Heisenberg. Sep pecoj faritaj el unuoblaj kuboj devas esti muntita en 3×3×3 kubon. La pecoj povas ankaŭ esti uzataj por fari diversajn aliajn formojn.
Ĉiu el la sep pecoj de kubo de Soma estas plurkubo de ordo tri aŭ kvar. La pecoj de la kubo de Soma konsistas el ĉiuj eblaj kombinaĵoj de kvar aŭ malpli multaj unuoblaj kuboj, malinkluzivante ĉiujn konveksajn formojn (kiuj estas la brikoj de grandoj 1×1×1, 1×1×2, 1×1×3, 1×1×4 kaj 1×2×2). Ĉi tiu lasas nur unu tri-blokan peco kaj ses kvar-blokajn pecojn, el kiuj du estas nememspegulsimetria paro. Simila enigmo konsistanta el ĉiuj ok kvar-blokajn pecoj inkluzivante la kubsimilaĵojn devus enhavi 32 unuoblajn kubojn kaj, tial, ne povas esti muntita kiel kubo.
Estas 240 malsamaj solvaĵoj de la kubo de Soma, supren ĝis turnadoj kaj reflektoj: ĉi tiuj estas facile generataj per simpla rikura malavanca serĉa komputila programo simila al tiu uzata por la okreĝina enigmo. Estas iuj parecaj propraĵoj rilatante al solvaĵoj de la kubo de Soma.
Ĉiu el la sep pecoj de kubo de Soma estas:
- "L" trikubo.
- "T" kvarkubo: linio el tri blokoj kun unu bloko aldonita flanke al la mezo.
- L kvarkubo: linio el tri blokoj kun unu bloko aldonita flanke al la fino.
- S kvarkubo: du linio el du blokoj, metitaj paralele flanke kun relativa ŝovo laŭlonge.
- Maldekstra ŝraŭba kvarkubo, nememspegulsimetria en 3D.
- Dekstra ŝraŭba kvarkubo, nememspegulsimetria en 3D.
- Branĉa kvarkubo: unu kubo kun tri kuboj aldonitaj je tri perpendikularaj direktoj, memspegulsimetria en 3D.
Simila al kubo de Soma estas la 3D 5-kvadrata enigmo, kiu povas enspaci skatolojn de 2×3×10, 2×5×6 kaj 3×4×5 unuoj per 12 5-kuboj, faritaj per aldono de la 3D dikeco al la 12 5-kvadratoj. La alai similaĵo estas kubo de Bedlam, en kiu necesas asembli pecojn en 4×4×4 kubon.
Nomo
[redakti | redakti fonton]La vorto, Soma, estas de la romano de Aldous Huxley, La pli bona el la mondoj. Ĉi tiu romano priskribas socion de la estonteco en kiu Soma estas donanta alkutimiĝon drogo (narkotaĵo), danke al kiu ĉiu elemento de la socio estas feliĉa kaj ne postulas ion ajn.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- 3-kvadrato
- 4-kvadrato
- 5-kvadrato
- Kubo de Bedlam
- Kubo de Rubik
- Enigmo de Slothouber-Graatsma
- Enigmo de Conway
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- [1]
- dana patento numero 52215, de la 2-a de decembro 1933, zorgata de la 15-a de septembro 1936, publikigita je la 28-a de septembro 1936[rompita ligilo]
- brita patento numero 420,349, de la) 20-a de marto 1934, publikigita je la 29-a de novembro 1934[rompita ligilo]
- Paĝo de Thorleif
- [2],
- [3] Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
- [4] Arkivigite je 2003-10-22 per la retarkivo Wayback Machine
- [5]
- [6]
- Kubo de Soma Arkivigite je 2005-10-23 per la retarkivo Wayback Machine en retejo de instruisto de Torino
- Eric W. Weisstein, kubo de Soma en MathWorld.
- La 27 malgrandaj kuboj de Piet Arkivigite je 2013-06-13 per la retarkivo Wayback Machine