Kulm (Saalfeld)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
kabanego kun sendoturo
belvidejo Kulmturm

Kulm estas monto kun alteco de 481,9 metroj apud Saalfeld (Saale), Germanujo. Ĝi situas eoste de la valo de la rivero Saale sur la orienta pinto de la t.n. Saale-genuo estante la kutima monto kaj de la saalfeld-anoj kaj de la rudolstadt-anoj. De ĝi estas ofertata impresa belvido ronden super la valojn de Saale kaj Rinne, la ebenaĵoj de Orla, la Turingia Ardeza Montaro kaj la tavolo de Ilm/Saale.

Proksimas la vilaĝoj Schloßkulm kaj Dorfkulm apartenante al la komunumoj Uhlstädt-Kirchhasel respektive Unterwellenborn.

Turo kaj kabano[redakti | redakti fonton]

La belvedera turo kun alteco de 20 metroj, estas unu el la plej malnovaj ŝtalskeletaj turoj de Germanujo. La monumentprotektotaĵo estis starigita en 1884 fare de la fabriko Königin Marienhütte en Cainsdorf (Zwickau). Post restaŭrado en 2012 oni ree rajtis surgrimpi: tamen en 2023 ĝi estis denove fermita. Supre oni troviĝas sur ekzakte 500 metroj.[1]

La sendoturo kun alteco de 78,8 metroj konstruiĝis en la 1974-a jaro. De julio 2008 televide ĝi uzas la teknikon DVB. Apude troviĝas kabanego Kulmberghaus, tre ŝatata ekskursocelo. Ĝi rekonstruiĝis post bombada detruiĝo en 1945. En 2023 finiĝis moderniglaboroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]