Kultura lingvistiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kultura lingvistiko, ankaŭ nomata etnolingvistiko aŭ foje lingvokulturologio, estas fako de lingvistiko kiu studas la proksiman rilaton inter lingvo kaj kulturo kaj koncepto[1], sed ankaŭ la manieron en kiu diversaj etnoj perceptas la mondon. Ĝi estas la kombinaĵo inter antropologio kaj lingvistiko. Ĝi rilatas al la vivmaniero de tuta komunumo, tio estas, al ĉiuj trajtoj, kiuj distingas unu komunumon de alia. Ĉi tiuj trajtoj difinas la kulturajn aspektojn de komunumo aŭ socio. La kultura lingvistiko aliro estis adoptita en pluraj esplorkampoj de aplikata lingvistiko, inkluzive de interkultura komunikado, akirado de dua lingvo, kaj World Englishes[2].

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Kontraŭuloj de la lingvokulturologio partoprenis la polemikon sur la paĝoj de la rusa revuo "Политическая лингвистика" (Politika Lingvistiko) en 2011-2012[3] kaj publikigis kolekton de artikoloj kritikantaj tiun ĉi direkton, nomitan "От лингвистики к мифу" (De lingvistiko al mito)[4], ankaŭ konata kiel la "Kontraŭlingva Kultura Manifesto"[3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Palmer, Gary B. Toward a Theory of Cultural Linguistics, Texas, 1996, Texas University Press.
  2. (en) Sharifian, Farzad & Palmer, Gary B. (eld.) Applied cultural linguistics: Implications for second language learning and intercultural communication, Amsterdam/Philadelphia, 2007, John Benjamins Publishing Company.
  3. 3,0 3,1 (ru) Vorkachev SG, Lingva kaj kultura konceptologio kaj ĝia terminologia sistemo: (daŭrigo de la diskuto) (PDF). Arkivita de la originalo, la 20-a de majo 2018 ĉe la Wayback Machine, Politika Lingvistiko, 2014, n-ro 3 (49) paĝoj 12-20.
  4. (ru) AV Pavlova. От лингвистики к мифу: Лингвистическая культурология в поисках «этнической ментальности». Сб. статей, Sankt-Peterburgo. Antologio, 2013. 352 paĝoj, Arkivita el la originalo, la 17-an de majo 2018.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Anna Wierzbicka, Understanding Cultures through their Key Words, Oxford: Oxford University Press, 1997.
  • Farzad Sharifian & Gary B. Palmer (eld.), Applied cultural linguistics: Implications for second language learning and intercultural communication, Amsterdam/Philadelphia, 2007, John Benjamins Publishing Company.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]