Kuronio
Duklando Kurlando kaj Zemgalio | |||||||||||||
Plena origina nomo: | |||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||||||||
regiono | |||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||
Areo:
|
27,286 km² (1870)
| ||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||
Kvanto de loĝantoj:
|
619,154 (1870)
| ||||||||||||
Nacia konsisto:
|
kuronoj, latvoj, germanoj, svedoj, rusoj
| ||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||
Feŭdo de Livonio, kiu mem estis feŭdo de Pollando-Litovio. De 1561 ĝis 1737 regata de dinastio Kettler.
| |||||||||||||
Patrina lando:
|
|||||||||||||
talero
| |||||||||||||
Estiĝo:
|
Gotthard Kettler, lasta grand-majstro de la Livonia Ordeno, iĝas luterano kaj sekularigas la ordenan landon. Sigismondo la 2-a Aŭgusto kreas el ĝi la duklandon Kurlando kaj Zemgalio kaj donas ĝin al Kettler kiel feŭdo de Pollando.
| ||||||||||||
Pereo:
|
|||||||||||||
| |||||||||||||
Kurlando, Kuronujo aŭ Kuronio (germane Kurland, latve Kurzeme), estis ĝis la 13-a jarcento la vivoregiono de la balta popolo kuronoj, kaj poste balta provinco de la feŭda ŝtato de la Ordeno de germanaj kavaliroj en Livonio (ĝis 1560), de la Pola-Litova Unio (1560–1795) kaj de la Rusa Imperio (1795–1918). Ĝi situis inter 55° 45′ kaj 57° 45′ Norda kaj 21° kaj 27° Orienta. Ekde la jaro 1919 la regiono estas regiono de Latvio.
La nomo de la regiono venas de la kuronoj (germane Kuren), la balta popolo, kiu origine vivis ĉi-tie. La kuronoj suferis sub la perforta akaparo de la regiono fare de la Livonia Ordeno kaj la Ordeno de germanaj kavaliroj dum la 13-a jarcento, kaj la postrestintioj alprenis la latvan lingvon. La regiono situas sudokcidente de la rivero Daugava kaj inkluzivas la okcidenton de la hodiaŭa Latvio limigitan de la Golfo de Riga norde kaj la Balta Maro okcidente - la regionon ĉirkaŭ la urboj Liepāja (germane Libau) kaj Ventspils (germane Windau). La kurona popolo origine vivis krom en la nuna Kurlando ankaŭ en mallarĝa marborda strio pli sude: pri tio atestas la nomoj Kurona Duoninsulo kaj Kurona Laguno en Litovio. Krom latvoj, kuronoj kaj la intertempe ankaŭ preskaŭ formortintaj livonoj, kiu vivis en la plej norda parto ĉirkaŭ Domesnäs, en Kurlando ekde la mezepoko ankaŭ loĝis germanoj kaj svedoj, post la mezepoko ankaŭ rusoj.
Nobeloj kaj riĉaj burĝoj, pastroj kaj kuracistoj (do la plej kleraj sociaj tavoloj), kaj ankaŭ metiaj majstroj en Kurlando ekde la mezepoko ĝis la 20-a jarcento estis plejparte germanoj. La germana estis la lingvo de la supra socia tavolo, la latva tiu de la "simplaj homoj".
Duklando 1561-1795
Inter la jaroj 1561 kaj 1795 ekzistis la duklando Kurlando kaj Zemgalio (germane Herzogtum Kurland und Semgallen, latine Ducatus Curlandiae et Semigalliae), kiu estis parto de Pollando-Litovio (feŭdo de Livonio, kiu mem estis feŭdo de Pollando-Litovio). La duklando tamen havis iom memstaran politikon, i.a. ĝi estis la plej malgranda eŭropa lando kiu havis kolonion en Ameriko. La kolonio ekzistis mallonge en Tobago inter 1654 kaj 1659, kaj denove de 1660 ĝis 1689. La duklandon fondis Gotthard Kettler, lasta grand-majstro de la Livonia Ordeno, iĝas luterano kaj sekularigas la ordenan landon. Sigismondo la 2-a Aŭgusto kreas el ĝi la duklandon Kurlando kaj Zemgalio kaj donas ĝin al Kettler kiel feŭdo de Pollando. Kettler kaj liaj idoj regis la duklandon ĝis 1737.
En 1795 la kurlanda registaro decidis submeti la landon al la Rusia Imperio. La lasta duko, Peter von Biron, abdikis, kaj la duklando fariĝis rusia gubernio, aŭtonome regata de german-balta nobelaro.
Duklando 1918
En 1918 ankaŭ tre mallonge ekzistis samnoma duklando, kiu tuj poste fariĝis parto de la Unuiĝinta Balta Duklando, kreitaĵo de la Germana Regno.