Kurona lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kurona lingvo
Kuršu / Kursenieku valoda
Parolata en: Latvio, Litovio, ĝis 1945 Orienta Prusio, nun pli okcidentaj partoj de Germanio
Parolantaro: malnova kurona lingvo elmortinta, nova kurona lingvo
Genetika
klasifiko:

Hindeŭropa
 Balta
  okcidenta balta lingvaro
    Kurona

Lingva kodo
ISO 639-2: bat (por la tuta balta lingvaro)

La vorto kurona lingvo (en la kurona kaj la latva lingvo kuršu valoda, litove kuršių kalba, germane Kurisch) aplikiĝas al du malsamaj, sed parencaj lingvoj el la balta lingvaro.

La "malnova" aŭ origina kurona lingvo[redakti | redakti fonton]

La "malnova" aŭ origina kurona lingvo estas elmortinta lingvo, kiun parolis la balta popolo kuronoj, kiu vivis en la teritorio Kurlando, kiu kovris la duoninsulon de la nuntempa okcidenta Latvio (regiono ankoraŭ nun latve nomata Kurzeme) kaj borde de la Balta Maro sude de Kurzeme, do en la pleja okcidento de la nuna Litovio kaj la nordo de la ekde la 13-a jarcento germana regata provinco Orienta Prusio, la nuna Kaliningrada provinco de Rusio – ĉirkaŭ la kurona laguno. Kvankam baze balta lingvo, la malnova kurona lingvo ankaŭ estis proksime rilata al la finn-urgraj finna kaj estona lingvoj.

Tiu lingvo malaperis dum la 17-a jarcento, lasante nur iujn spurojn en la okcidentaj dialektoj de la latva kaj litova lingvoj, aparte la ĵemajtia dialekto. Neniuj skribitaj dokumentoj en la lingvo estas konataj, sed iuj frumezepokaj tekstoj en la litova lingvo el la pleja okcidento de Litovio montras rimarkeblan influon de la malnova kurona lingvo.

Nova kurona lingvo[redakti | redakti fonton]

la areo kie la nova kurona lingvo estis parolata dum 1649

Kiam la germanlingvaj armeanoj de la Ordeno de germanaj kavaliroj kaj la Livonia ordeno enmarŝis Kuronion, la sudo de la teritorio estis preskaŭ senhoma. Plejparto de la kuronoj estis formigrintaj al la nordo (la nuna okcidenta Latvio), pro fortegaj pluvoj dum pluraj jaroj en la sudo, kiuj ŝanĝis la regionan klimaton kaj malfaciligis kaj la kultivadon de plantoj kaj la bestobredadon. Nur sur la Kurona Duoninsulo estis restintaj iuj kuronaj familiaroj. La sudo de la kurona teritorio iĝis tereno de la Ordeno de germanaj kavaliroj, la nordo de la Livonia ordeno. Ekde proksimume la jaro 1400 unuaj kuronoj remigris el la nordo, la latva regiono Kurzeme, al la teritorio ĉirkaŭ la kurona laguno. La patroflankaj prauloj de Immanuel Kant estas tiaj remigrintaj latviaj kuronoj (en la nova kurona lingvo kursenieki), kiuj resetlis en la regiono ĉirkaŭ la delto de la rivero Nemunas kaj ĉirkaŭ la kurona laguno.

Intertempe la kurona lingvo adaptiĝis al la latva lingvo, tiel ke la origina kurona lingvo nur estis parolata de malmultaj maljunuloj. En miksiĝo kun la praprusa lingvo de la skalvoj (sude de la rivereto Minija) kaj la latvigita eks-kurona lingvo ekestis nova lingvaĵo, kiun oni nomas nova kurona lingvo (en la nova kurona kursenieku valoda germane Nehrungskurisch, do "duoninsula kurona lingvo"). Ekde la 15-a jarcento en la antaŭaj sudkuronaj pejzaĝoj ankaŭ vivis germanlingvanoj, praprusoj, jemajtianoj kaj aliaj litovoj, tiel ke inter la kamparanoj ekestis lingvo, kiu havas latvajn, praprusajn, nov-kuronajn, platgermanajn kaj precipe litovajn vortojn, sed en la vortaro tamen signife malsamis de la "norma" litova lingvo.

La kampara loĝantaro ĝenerale estis plurlingva, sed nur tre malmultaj loĝantoj regis la norman germanan lingvon, kiu laŭ la regantoj de Orienta Prusio estis la lingvo de la eklezio, de la lernejoj kaj de la administro. Tiel la kristana eklezio adaptiĝis oferti diservojn jen en la germana, jen en la litova lingvo. La litova lingvo estis kompromiso, ĉar temis pri la lingvo kiun pli-malpli ĉiuj komprenis kaj kiun la pastroj povis lerni, ĉar ekzistis signife pli da skribaj dokumentoj en tiu ol en la aliaj baltaj lingvoj. Tamen multaj kristanaj paroĥoj restis sen pastro. Germanaj instruistoj kun konoj de la litova aŭ nov-kurona lingvoj ricevis aparte altajn salajrojn, por plenumi almenaŭ la instruistajn postenojn. La disvastiĝo de la germana lingvo en la teritorio formale klare apartenanta al Germanio do estis tre malgranda. La lingvo de la regantoj nur disvastiĝis fine de la 19-a jarcento, kiam la kampara loĝantaro pli interesiĝis pri klerigo, ekaprezis la vastan germanlingvan literaturon kaj gazetaron, kaj krome ekdisvastiĝis la turismo kun ĉiam pli da germanaj gastoj en la regiono.

La kurona lingvo iĝis pura vira respektive marista sublingvo.

Lingvaj dokumentoj en la nova kurona lingvo[redakti | redakti fonton]

La Patro nia:

  • Teve mūses, kur tu es danguj,
  • Garbiets ir taue vards.
  • Lai nāke taue karelīste.
  • Taue vale nuoase duoade ka is dange, ta ir us zeme.
  • Mūse diene maize duoade mums šuoadiene.
  • Ir paduoade mums mūse kalte,
  • Ka ir mes paduoadame mūsams kaltejams.
  • Ir nevede mums is pajundijuma,
  • Islidze mums nu piktume.
  • Tad taue ir ta kareliste un ta sile un ta šviesibe
  • Nu amžu lidz amžu. Amen

Kuoa tie laužes ede (Manĝokutimoj):

  • Kad tie zvejes par labes saguvumes juoa dauge āspelnij, tap pirages cepte, tas jau pussvete tap uoazgrieste un duoate. (Kiam la fiŝistoj pro bonaj kaptoj pli multe enspezis, oni ankaŭ bakis kukojn, kiu jam sabate vespere estis tranĉita kaj donita.)
  • Svedienes deve tad sāles rāpučes ar pečānes brādes, apvirtes gribes, tie rudina tap ielikte, va ieliktes bruklines lasete is kāpe meze. (Dimanĉe oni donis tiam salitajn terpomojn kun porka rostaĵo, kuiritajn fungojn, kiuj aŭtune estis marinitaj, aŭ konservitajn vakciniojn el la arbaro de la duoninsulo.)
  • Ieliktes melines, kracines va aviečes deve nu kāde reze va us svediene pa edine. (Konservitajn mirtelojn, rubusojnframbojn oni donis nur je specialaj eventoj aŭ sur la dimanĉa pudingo.)

Vortaro de la nova kurona lingvo publikigita dum la jaro 1927 montris, ke 60 procentoj de la nov-kuronaj vortoj samis al tiuj en la latva lingvo, 27 procentoj estis pruntvortoj el la platdiĉa kaj altgermana lingvoj, kaj 13 procentoj samis al paralelaj vortoj de litovaj dialektoj, aparte de la ĵemajtia dialekto. La eventoj de la unua duono de la 20-a jarcento, inkluzive de la sovetunia okupado de la baltiaj ŝtatoj kaj poste de Orienta Prusio, gvidis al la preskaŭa elmorto de la nova kurona lingvo, kaj nune ĝi de lingvistoj estas konsiderata ekskreme endanĝerigita. Grupo de denaskaj parolantoj de la lingvo vivas en Germanio, ĉar post la Dua Mondmilito, kiam la sovetuniaj funkciuloj forsendis ĉiujn ĝistiamajn enloĝantojn el Orienta Prusio al plia okcidentaj partoj de Germanio, ili celis forsendi la germanlingvanojn sed praktike ekziligis ankaŭ ĉiujn lokajn parolantojn de la nova kurona.

Reviviĝo de la nova kurona lingvo[redakti | redakti fonton]

Post la malfondo de la Sovetunio, la baltiaj ŝtatoj observis reviviĝon de scienca kaj kultura intereso pri la elmortiĝintaj baltaj lingvoj kaj triboj. Ekzemplo estas la dokumenta filmo Tarp 8 vėjų ("inter ok ventoj") fare de la filmisto Arturas Barysas, pri la deklino de la kurona lingvo.

Ekzistas multaj entuziasmuloj pri la kurona lingvo, kiuj provas gardi informojn pri la lingvo, inkluzive ekzemple de la germanoj Paul Kwauka ["Paŭl Kvaŭka"] kaj Richard Pietsch ["Riĥart Pi:ĉ"].

Referencoj[redakti | redakti fonton]