Skalvoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La skalvoj (litove skalviai, latve skalvji, germane Schalauer [prononco "Ŝalaŭa"]) estis la plej norda el la dek du triboj de la balta popolo praprusoj. La nomo signifas "la dise vivantaj".

La malintense loĝita teritorio Skalvio situis ambaŭflanke de la lastaj kilometroj de la rivero Nemunas, inter la tereno de la nadravoj en la sudo kaj de la kuronoj en la nordo. Okcidenta limo estis la Kurona Laguno, suda limo la riveretoj Gilija kaj Ossa, kaj orienta limo la riveretoj Šventaja kaj Šešupė.

La skalvoj havis tri signifajn fortikaĵojn: Rusnė (germane Ruß) en la delto de la rivero Nemunas, JumpneIumne en la sudo de la Kurona Duoninsulo kaj Rangite (Ragnit) ĉe la sankta monto Rambynas (aŭ Rombinus), kiu konsistigis la centron de la setloteritorio.

La teritorio de la skalvoj nur fine de la 13-a jarcento (ĝis la jaro 1283) estis konkerita de la armea Ordeno de germanaj kavaliroj, kiu perforte oficiale enkondukis la kristanismon en la regiono kaj akaparis regnon, kiu laŭ la konkera celo estu kaj kristana kaj germanlingva, kvankam ambaŭ celoj ne plene realiĝis dum la postaj 6 jarcentoj, ĝis la fino de la 19-a jarcento. Post la fino de la 13-a jarcento germanlingvaj setlistoj venis en la landon, poste kiel setlistoj ankaŭ kuronoj kaj fine ĵematjtianoj kaj aliaj litovoj. Nuntempe la regiono situas parte en Litovio, kaj parte en la nuna Kaliningrada provinco de Rusio.

Surprize malrapide, nur inter la 15-a kaj la 19-a jarcentoj la skalvaj praprusoj iom-post-iom perdis sian kulturan identecon.

Pri la popola nomo hodiaŭ ankoraŭ memorigas la nomo de la urbo Šiauliai en norda Litovio, kiu eĉ en la historia regiono de la skalvoj situis en la pleja nordo.