Kurt Cobain

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kurt Cobain dum koncerto en 1992

Kurt COBAIN (naskiĝis la 20-an de februaro 1967, mortis la 5-an de aprilo, 1994) estis kantisto, gitar-ludisto kaj komponisto de la fama rokgrupo Nirvana. Li naskiĝis en Aberdeen, en la ŝtato de Vaŝingtonio, en Usono. Li kreis Nirvana en 1987, kune kun Krist Novoselic.

La grupo fariĝis famega en la 1990-aj jaroj, ĉar ili popularigis novan muzikan stilon, nomata "grunge".

Post lia famiĝo, Cobain devis lukti kontraŭ deprimo, dependo je drogoj kaj la konstanta premo de la amaskomunikiloj sur lia familio.

En 1994 Kurt Cobain memmortigis sin, pafante al si mem en la kapo. Lia sinmortigo verŝajne igis lin ankoraŭ pli fama, kaj nuntempe li restas mond-konata.