Grunĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Grunge)
De maldekstra al dekstra: Krist Novoselic kaj Kurt Cobain de Nirvana, unu el la plej konataj grunĝaj bandoj.

Grunĝo, en angla Grunge (foje referencata kiel Seattle sound, sono el Seatlo) estas ĝenro kaj subkulturo de alternativa rokmuziko kiu aperis dum la mezo de la 1980-aj jaroj en la usona ŝtato de Pacifika Nordokcidento nome Vaŝingtonio, precize en Seattle kaj najbaraj urboj. Grunĝo fuziigas elementojn de punko kaj de metalroko, sed sen la punkaj strukturo kaj rapido.[1] La ĝenro montris la deformitan sonon de la elektra gitaro uzatan ambaŭĝenre, kvankam kelkaj bandoj ludis kun pli da emfazo al unu aŭ al la alia. Kiel tiuj ĝenroj, grunĝo tipe uzas elektran gitaron, basgitaron, drumojn kaj voĉojn. Grunĝo ankaŭ aligas influojn el bandoj de sendependa roko kiel Sonic Youth. La vortumado estas tipe angorplenaj kaj enrigardaj, ofte alirante temojn kiel fremdiĝo, memdubo, troa fitraktado, neglekto, perfido, socia kaj emocia izolado, dependeco, psikologia traŭmato kaj deziro por libero.[2][3]

La komenco de la grunĝa movado disvolviĝis ĉirkaŭ la sendependa diskeldonejo Sub Pop de Seattle kaj la etoso de subkultura muziko de la regiono. La posedantoj de Sub Pop etikedis la stilon ruze, kuraĝigante la gazetaron priskribi ĝin kiel "grunge"; la stilo konatiĝis kiel hibrido de punko kaj de metalroko.[4] Ĉirkaŭ la komenco de la 1990-aj jaroj, ĝia populareco estis disvastiĝinta, kaj grunĝaj bandoj aperis en Kalifornio, poste aperis en aliaj partoj de Usono kaj en Aŭstralio, kreante fortajn sekvantarojn kaj subskribante gravajn registrokontraktojn. Grunĝo estis komerce sukcesa en la komencaj ĝis mezaj 1990-aj jaroj pro publikigoj kiel Nevermind de Nirvana, Ten de Pearl Jam, Superunknown de Soundgarden, Dirt de Alice in Chains, kaj Core de Stone Temple Pilots. La sukceso de tiuj bandoj helpis la popularecon de alternativa rok kaj faris grunĝon la plej populara formo de rok-muziko tiam.[5]

Postgrunĝa bando Nickelback en 2008.

Kelkaj faktoroj kontribuis al grunĝa dekadenco. Dum mezaj al finaj 1990-aj jaroj, multaj grunĝaj bandoj disrompiĝis aŭ iĝis malpli videblaj. Kurt Cobain de Nirvana, etikedita de Time kiel "the John Lennon of the swinging Northwest", luktis kontraŭ dependeco de heroino antaŭ sia memmortigo en 1994. Kvankam multaj grunĝaj bandoj estis disbandigitaj aŭ vanuiĝintaj ĉirkaŭ la fino de la 1990-aj jaroj, ili influis la muzikon de la moderna roko, ĉar ilia vortumado alportis socian konscion en popola kulturo[6] kaj aldonis enrigardemon kaj esploradon de tio kion signifas esti vera al si mem.[7] Grunĝo estis ankaŭ influo al pli postaj ĝenroj kiel post-grunĝo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anderson 2007, pp. 12–22
  2. Perone, James E.. (17a de oktobro, 2012) The Album: A Guide to Pop Music's Most Provocative, Influential, and Important Creations [4 Volumes: A Guide to Pop Music's Most Provocative, Influential, and Important Creations]. ABC-CLIO. ISBN 978-0313379079.
  3. Fournier, Karen. (16a de Januaro, 2016) The Words and Music of Alanis Morissette. ABC-CLIO. ISBN 978-1440830693.
  4. Goldberg, Danny. (2019) “Ch.4-Nevermind”, Serving the Servant: Remembering Kurt Cobain, 1‑a eldono, HarperCollins, p. 76. ISBN 978-0062861504.
  5. Grunge. Alirita 24a de Aŭgusto, 2012.
  6. The 50 Best Grunge Songs Arkivigite je 2017-02-11 per la retarkivo Wayback Machine Danaher, Michael. 4a de Aŭgusto, 2014 en gazeto Paste. Alirita la 8an de Februaro, 2017
  7. Felix-Jager, Steven. With God on Our Side: Towards a Transformational Theology of Rock and Roll. Wipf and Stock Publishers, 2017. p. 134

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Anderson, Kyle (2007). Accidental Revolution: The Story of Grunge. Macmillan. ISBN 978-0-312-35819-8.
  • Azerrad, Michael (2001). Our Band Could Be Your Life: Scenes from the American Indie Underground 1981-1991. Little, Brown. ISBN 978-0316787536.
  • Humphrey, Clark (1999). Loser: The Real Seattle Music Story. Harry N. Abrams. ISBN 1-9290692-4-3.
  • Klosterman, Chuck (2007). Fargo Rock City: A Heavy Metal Odyssey in Rural North Dakota. Simon & Schuster. ISBN 978-1-4165-8952-5.
  • Masco, Maire (2015). Desperate Times: The Summer of 1981. Fluke Press. ISBN 978-1938476013.
  • Pavitt, Bruce (2014). SUB POP U.S.A.: The Subterraneanan Pop Music Anthology, 1980–1988 Bazillion Points. ISBN 978-1-935950-11-0.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Grunge en la angla Vikipedio.