Kusenbatalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Plurpartoprenanta kusenbatalo
Amasa kusenbatalo la placo

Kusenbatalo, aŭ alternative kusenmilito, estas ludo ĉefe ludita de infanoj, dum kiu ili "atakas" unu la alian per kusenoj. Ĉi tiu ludo povas esti maniero tuj liberigi mensan streĉon kaj koleron. Ĉar kusenoj estas faritaj el mola materialo kaj ne multe pezas, ĉi tiu agado malofte rezultigas vundiĝon. Tamen, frapi kapkusenon povas kaŭzi infanon perdi sian ekvilibron, precipe sur mola surfaco kiel matraco. En la pasinteco, kusenoj emis disŝiri dum kusenobatalo, kaj la plumoj kiuj plenigis ilin disiĝis ĉie. Hodiaŭ, la kusenoj kutime ne estas plenigitaj per natura lanugo, sed sinteza plenigaĵo farita el unu peco, kiu ne disiĝas kiam la kuseno estas ŝirita.

Kusenbatalo estas unu el la oftaj agadoj ĉe piĵama festo.

La filmo Animal House (1978) ĉefrolita de John Belushi montras kapkusenbatalon en fratinaro.

En 2004, studentoj de la Universitato de Warwick atingis mondan rekordon por la plej granda kusenbatalo, en kiu 1,308 partoprenantoj partoprenis sub la superrigardo de reprezentantoj de la Guinness-libro de rekordoj.

Kusenbataloj fariĝas elstara parto de la fenomeno de fulmobando, ĉar kusenaj batalkluboj ekestas en urboj ĉirkaŭ la mondo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]