Kvar Libroj kaj Kvin Klasikaĵoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kvar Libroj kaj Kvin Klasikaĵoj
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Konfuceo
Lingvoj
Eldonado
vdr

La Kvar Libroj kaj Kvin Klasikaĵoj (en ĉina: 四書五經; en pinjino: Sìshū Wǔjīng) estas aŭtoritataj kaj gravaj libroj asociaj kun Konfuceismo, verkitaj antaŭ 300 a.n.e.[1] Tradicie oni kredis, ke ili estis verkitaj, eldonitaj aŭ komentitaj de Konfuceo aŭ de unu el liaj lernantoj. Starte en la Dinastio Han, ili iĝis la kerno de la ĉinaj klasikaĵoj pri kiuj studentoj estis ekzamenitaj en la sistemo por enposteniĝi en la kortego de la Ĉina Imperio.

La Kvar Libroj (四書; Sìshū) estas ĉinaj klasikaj tekstoj kiuj bildigis la kernan valoron kaj kredosistemojn de Konfuceismo. Ili estis elektitaj de la intelektulo Zhu Xi en la dinastio Song por esti utilaj kiel ĝenerala enkonduko al la konfucea pensaro, kaj ili estis, jam en la dinastio Ming kaj en la dinastio Qing, fariĝintaj la kerno de la oficiala studobjektaro por la ekzamenoj por la civila servo.[2]

Dum la dinastio Song, la instruoj de Zhu Xi estis konsiderataj malortodoksaj. Anstataŭ enfokusiĝi al la I Ĉing kiel aliaj novkonfuceistoj, li elektis emfazi la kvar librojn: nome la Granda Lernado, la Doktrino de la Mezo, la Analektoj de Konfuceo, kaj la Menceo kiel studa kerno por aspirado fare de studentoj al funkciularo. Por ĉiuj tiuj klasikaĵoj li verkis etendajn komentariojn kiuj ne estis amplekse agnoskitaj en lia epoko; tamen, ili poste iĝis akceptitaj kiel la normigaj komentarioj. La Kvar Libroj servis kiel bazo por civilserva ekzamenado ĝis 1905,[3] kaj edukado en la klasikoj ofte ekis per la komentarioj de Zhu Xi kaj la angulŝtono por kompreni ilin.[4]

Kvin Klasikaĵoj[redakti | redakti fonton]

La Kvin Klasikaĵoj estis jenaj:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bleeker, C. J. kaj G. Widengren (1971). Historia Religionum, Volumo 2a, Religions of the Present. BRILL. p. 478. ISBN 90-04-02598-7.
  2. Daniel K. Gardner. The Four Books: The Basic Teachings of the Later Confucian Tradition. Indianapolis: Hackett, 2007. ISBN 978-0-87220-826-1.
  3. Chan 1963: 589.
  4. Red Pine, Poems of the Masters, Copper Canyon Press, 2003, p. 164.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Kracke, E. A. Jr. (1967) [1957]. "Region, Family, and Individual in the Chinese Examination System". en Fairbank, John K. (eld.). Chinese Thoughts & Institutions. Chicago: University of Chicago Press.