Kvinlatera dupiramido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kvinlatera dupiramido
Bildo
Bildo
Kvinlatera dupiramido kun regulaj edroj - solido de Johnson (J13).
Speco Dupiramido
Solido de Johnson kaj egallatera trianguledra pluredro (se ĉiuj edroj estas regulaj)
Edra figuro V4.4.5
Verticoj 7
Lateroj 15
Edroj detale 10 trianguloj
Geometria simetria grupo D5h
Propraĵoj Konveksa
Edro-transitiva (kondiĉe)
Duala Kvinlatera prismo
vdr

En geometrio, la kvinlatera dupiramido estas pluredro, la tria en la malfinia aro de dupiramidoj. Kiel la nomo sugestas, ĝi povas esti konstruita per kunigo de du ne nepre regulaj kvinlateraj piramidoj laŭ bazoj.

Se ĉiuj edroj de la dupiramido estas egalaj do ĝi estas edro-transitiva kun 10 izocelaj triangulaj edroj. Tiam gi estas la duala pluredro de la kvinlatera prismo kun regula bazo.

Se la piramido havas egallateraj triangulaj edroj ĝi estas ankaŭ unu el la solidoj de Johnson (J13). Kiel la nomo sugestas, ĝi povas esti konstruita per kunigo de du regulaj kvinlateraj piramidoj (J2) laŭ bazoj. Ĝi estas konveksa egallatera trianguledra pluredro. Kvankam ĉiuj ĝiaj edroj estas kongruaj kaj la solido estas edro-transitiva, ĝi ne estas platona solido ĉar je iuj verticoj kuniĝas kvin edroj kaj je la aliaj kuniĝas kvar.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]