Kvira Insurekcia kaj Liberiga Armeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kvira Insurekcia kaj Liberiga Armeo
The Queer Insurrection and Liberation Army

Jaroj 24-a de julio 2017 ĝis 24-a de septembro 2018
Lando Roĵavo
Parto de Internacia Libereca Bataliono
IRPGF
Tipo Anarki-GLAT-Milico
Anarki-feminismo kaj Socialisma Milico
Rolo Batalo kontraŭ Islama Ŝtato kaj ĝia sistemo de persekutado kontraŭ GLAT-komunumo
Kromnomo TQILA
Koloroj      Nigro
     Roza
Bataloj Siria enlanda milito
Komandestro Neniu (Armeo sen hierarkio)
vdr

La Kvira Insurekcia kaj Liberiga Armeo (angle The Queer Insurrection and Liberation Army – TQILA) estis anarkiisma armita grupo kaj subunuo de la Internacia Libereca Bataliono (ILB) formita la 24-an de julio 2017 de GLAT-membroj de ILB.[1] Ĝia formado estis anoncita en la urbo Ar-Raka kune kun deklaro klariganta la celojn de ĝia formado; la persekutado de GLAT-homoj de IŜIL estis emfazata kiel signifa instigo por la kreado de la grupo. TQILA raportite estas la unua GLAT-unuo se temas pri batali kontraŭ la Islama Ŝtato de Irako kaj Levantenio kaj ŝajne la unua GLAT-milico en la Proksima Oriento.[2]

La grupo anoncis sian malfondon je la 24-a de septembro 2018.[3]

Historio[redakti | redakti fonton]

"These[rompita ligilo] faggots kill fascists" (Ĉi tiuj gejaĉoj mortigas faŝistojn)

Foto de la fondiĝo, kiu disvastiĝis virusece tra la interreto, montris batalantojn pozantaj apud standardo kun la frazo "These faggots kill fascists" (Ĉi tiuj gejaĉoj mortigas faŝistojn) kaj du flagoj – la flago de la grupo kaj GLAT-flago.

Malgraŭ esti parto de ILB kelkaj novaĵoj estis erare raportitaj, ke TQILA estis oficiala unuo de la Siriaj Demokratiaj Fortoj, kiuj kaŭzis konfuzon. Responde, Mustafa Bali, amaskomunikila direktoro de SDF, neis ĉi tiujn asertojn. Li deklaris, ke ekzistas neniu GLAT-brigado ene de la koalicio. Tamen li ne neis la ekziston de GLAT-brigado ene de la Internacia Libereca Bataliono.[4]

Simboloj[redakti | redakti fonton]

Politika mapo[redakti | redakti fonton]

Aliancanoj Kontraŭuloj
20x20ra[rompita ligilo]
Siriaj Demokrataj Fortoj
20x20ra[rompita ligilo]
Islama Ŝtato
20x20ra[rompita ligilo]
RUIIS
20x20ra[rompita ligilo]
MKP
20x20ra[rompita ligilo]
MLKP
20x20ra[rompita ligilo]
TKEP/L
20x20ra[rompita ligilo]
THKP-C/MLSPB
20x20ra[rompita ligilo]
BÖG
20x20ra[rompita ligilo]
Kurdistana Laborista Partio
20x20ra[rompita ligilo]
HPG
20x20ra[rompita ligilo]
YJA STAR

Referencoj[redakti | redakti fonton]