Protektaj Taĉmentoj de la Virinoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Protektaj Taĉmentoj de la Virinoj
flago
milico
Komenco marto 2013 vd
Lando(j) Sirio vd
Ideologio

demokratia konfederaciismo

Retejo Oficiala retejo
vdr
Protektaj Taĉmentoj de la Virinoj
Yekîneyên Parastina Jin
وحدات حماية المرأة
ܚܕܝ̈ܘܬܐ ܕܣܘܬܪܐ ܕܢܫ̈ܐ

Jaroj Aprilo 2013 – nun
Lando Memstara Administracio de Norda kaj Orienta Sirio
Parto de Siriaj Demokrataj Militfortoj
Tipo Milico
Grandeco 5 000 (2017)
Lokiĝo Roĵavo
Koloroj Flava, ruĝa, verda
Bataloj Siria Enlanda Milito (2013 – nun)
Iraka Enlanda Milito (2014 – 2017)
Komandestro Nesrin Abdullah
vdr

La Protektaj Taĉmentoj de la Virinoj (nordkurde Yekîneyên Parastina Jin (YPJ)) estas tutvirina milico aktive en norda Sirio.

YPJ estas parto de la Siriaj Demokrataj Militfortoj (HSD), la oficiala militforto de la Memstara Administracio de Norda kaj Orienta Sirio (MANOS). Ĝi estas la ina ekvivalento de la Protektaj Taĉmentoj de la Popolo (kurde: Yekîneyên Parastina Gel, YPG). Tamen YPJ estas ĉefe asociita kun kurdoj, ĝi enhavas homojn el diversaj etnaj grupoj en MANOS (kurdoj, araboj, asirianoj, turkmenoj kaj tiel plu).

Bataloj[redakti | redakti fonton]

Ekde 2013 en la Siria Enlanda Milito, YPJ kaj YPG batalis kontraŭ diversaj grupoj en norda Sirio, interalie kontraŭ la Islama Ŝtato de Irako kaj Levantenio (IŜIL).

En aŭgusto 2014 YPJ, la Protektaj Taĉmentoj de la Popolo (YPG) kaj la Kurdistana Laborista Partio (PKK) batalis kontraŭ IŜIL en operacio ĉe Monto Sinĝaro. En tiu operacio ili savis kaj protektis ĉirkaŭ 10 000 jezidojn kontraŭ genocidaj atakoj kaj seks-sklavigado de IŜIL.

Dum Operacio Oliva Branĉo, kiu estis turka atako kontraŭ la Efrîn-a Kantono, YPJ batalis kontraŭ tiu turka invado.

Ideologio[redakti | redakti fonton]

YPJ-batalanto en 2014

Estante parto de MANOS, YPJ batalas ideologie por liberecisma socialismo laŭ la ideoj de Abdullah Öcalan, nome jineologio kaj demokratia konfederaciismo. Tiuj skoloj estas ideologie similaj al la socia ekologio kaj liberecana municipismo de Murray Bookchin.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]