Siria Kurdujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Rêveberiya Xweser a Bakur û Rojhilatê Sûriyeyê
الإدارة الذاتية لشمال وشرق سوريا
ܡܕܰܒܪܳܢܘܬ݂ܳܐ ܝܳܬ݂ܰܝܬܳܐ ܠܓܰܪܒܝܳܐ ܘܡܰܕܢܚܳܐ ܕܣܘܪܝܰܐ
Memstara Administracio de Norda kaj Orienta Sirio

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Bazaj informoj
Ĉefurbo Al-Kamiŝli
Oficiala(j) lingvo(j) kurmanĝa lingvo, siria lingvo, araba lingvo
Loĝantaro 2 000 000
Horzono UTC+03:00
Telefona kodo +963
Politiko
Ekonomio
Valuto siria pundo
v  d  r
Information icon.svg

La Memstara Administracio de Norda kaj Orienta Sirio (MANOS) kaj antaŭ ol septembro 2018 la Demokratia Federacio de Norda Sirio (DFNS) estas fakta memstara regiono devenita de tri memregitaj kantonoj en norda Sirio.[1] Neoficiale la regiono estas konata kiel Siria Kurdujo, Siria Kurdio, Okcidenta Kurdio (kurde Rojavayê Kurdistanê) kaj Roĵavo.[2]

MANOS estas plur-etna kaj hejmo al grandaj komunumoj kurdoj, araboj kaj asirianoj kaj malgrandaj komunumoj de turkmenoj, armenoj kaj ĉeĉenoj. Pro tiu fakto "Kurdujo" ne taŭgas. Naciismaj kurdoj ĝeneralsence konsideras Roĵavon kiel unu el kvar partoj de la granda Kurdujo, kiu ankaŭ inkluzivas partojn de orienta kaj sudorienta Turkujo, norda Irako kaj nordokcidenta Irano.[3] Tamen, la registaro kaj societo de Roĵavo estas pluretna.[4]

Roĵavo konsistas el la plejparto de la Gubernio Hasaka kaj nordaj partoj de gubernioj Ar-Raka kaj Alepo.

La regiono gajnis sian aŭtonomecon en Novembro 2013, kiel parto de la nuntempa Roĵavo-konflikto, kreante societon bazita sur principoj de rekta demokratio, seksegaleco kaj daŭripovo.[5] Roĵavo estas organizita en tri kantonoj, Jazira, Kobani, kaj Efrîn.[6] Ĝi ne estas agnoskita de la registaro de Sirio[7] kaj ĝi estas partoprenanto de la Siria Enlanda Milito.[8] La 16-a de marto 2016, la administrejo de Roĵavo deklaris fondon de federala sistemo de registaro.[9][10][11]

Legu plu[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rûdaw (29 Decembro 2015)FLAŞ - Rojavayê Kurdistanê bi fermî bû 'Federaliya Bakurê Sûriyê' (ku). Alirita 12 Junio 2017.
  2. Joaquín Martínez (Aŭgusto 2015)Roĵavo: lukto kun liberecana substrato (esperante). Alirita 23 marto 2017.
  3. Kurdish Awakening: Nation Building in a Fragmented Homeland, (2014), by Ofra Bengio, University of Texas Press
  4. A Small Key Can Open A Large Door. Combustion Books. Alirita 23 May 2015.
  5. "The Constitution of the Rojava Cantons". Kontrolita 14 May 2015.
  6. Syria: Kurds announce creation of new Tal Abyad 'canton'
  7. Fight For Kobane May Have Created A New Alliance In Syria: Kurds And The Assad Regime. International Business Times (8 October 2014). Alirita 18 February 2015.
  8. "Kurds regain 15km of Kobane countryside, killing dozens of IS militants". Kontrolita 7 August 2015.
  9. Federation of Northern Syria and Rojava (Kurdish) (14 March 2016).
  10. Syria civil war: Kurds declare federal region in north (angle) (17 March 2016).
  11. Bradley, Matt, "Kurds Declare ‘Federal Region’ in Syria, Says Official".