Kviro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kviro (el la angla Queer, kies signifo estas "stranga") estas iu, kiu apartenas al grupo kun seksa konduto aŭ identeco, kiu ne konformas al la konvenciaj aliseksemaj normoj, supozoj ktp..[1] La neologismo, ŝajne unue esperantigita de la usona esperantisto Charlie Galvin en 1996,[2] devenas de la angla vorto queer [kŭir], kiu signifas laŭvorte "stranga" kaj ankaŭ estis substantiva kaj adjektiva insulto kontraŭ gejoj, ambaŭseksemaj viroj kaj transgenraj virinoj, sed kiu moderne uziĝas por priskribi anojn de pluraj seksaj minoritatoj.[2][3]

La vorto havas diversajn uzojn en la angla kaj aliaj naciaj lingvoj. Dekomence ĝi indikis politikan celon kontraŭstari alisekseman normismon kaj aliseksemismon, tio estas, ebenigi la kampon de sekseco anstataŭ peti toleradon; kvira politiko rigardas ĉi lastan taktikon kiel akcepton de malsupereco. Kiel Michael Warner skribis en la enkonduko al Fear of a Queer Planet, frua libro pri kvir-teorio: "La insisto pri kvira [stranga]- termino difinita kontraŭ normala kaj ĝenerita precize kuntekste de teruro - havas la efekton atentigi ampleksan kampon de normigado, anstataŭ simplan netoleremon, kiel la lokon de perforto."[4] Alivorte, kvira politiko konsideras alisekseman normismon kiel la radikon de la subpremado de GLAT-aj homoj. Laŭ kviraj aktivuloj, tiu subpremado ne povas finiĝi sen la fino de aliseksema normismo.

Ĝi ankaŭ povas roli kiel mallongigo de la senfine etendebla listo de homoj "gejaj, lesbaj, ambaŭseksemaj, transgenraj, transseksaj, interseksaj, ĉiuseksemaj, plurseksemaj, neduumaj, ktp.." En la ambaŭseksema komunumo iuj ankaŭ lastatempe ekuzis ĝin por eviti la polemikon inter uzantoj de la vortoj "ambaŭseksema" kaj "ĉiuseksema."

Difino[redakti | redakti fonton]

Reta Vortaro difinas kviron kiel "iu, kiu apartenas al grupo kun seksa konduto aŭ identeco, kiu ne konformas al la konvenciaj aliseksemaj normoj, supozoj ktp.".[1] Ĝi estas substantiva radiko, kies adjektiva formo, "kvira," sekve signifas "karakterizanta kviron; rilata al kviro."[1]

Oni povas inkluzivi sub "kvireco" minoritatajn seksajn orientiĝojn (gejoj, lesboj, ambaŭseksemuloj) kaj seksaj identecoj (transseksuloj, transgenruloj, transvestuloj, ktp.) Oni unue ekuzis ĝin kun ĉi tiu senco, por eviti la neceson mencii unuope ĉiujn el tiuj identecoj.[3]

Oni povas ankaŭ proponi integran difinon de la vorto: ke kviroj estas ĉiuj, kiuj malakceptas la aliseksemismon, t.e. la socian modelon laŭ kiuj la seksemo kaj la seksa prezentiĝo estas strikte determinataj laŭ la denaska sekso. Tiel, pluraj homoj identiĝas kiel kviroj, se ili kredas ke aliaj vortoj donas falsan ideon pri sia identeco. Ekzemple, virino, kiu preferas virinojn sed kiu foje ŝatas virojn, povus preferi identiĝi kiel kvirino, sentante sin nek ambaŭseksemulo, ĉar ŝi havas preferon por unu sekso super la alia, nek lesbanino, ĉar ŝi ofte ŝatas virojn.

La koncepto estas pridisputata - ĉu taŭgas inkluzivi ĉiom da tiu diverseco ene de unu sola vorto; ĉu la vorto (originale ofenda vorto) taŭgas por esprimi la koncepton, kaj aliaj demandoj. Ĉiukaze, se ne al Esperanto, "queer" jam disvastiĝis al multaj aliaj lingvoj, aperante ofte, ekzemple, en Liban-arabaj grafitio kaj blogoj kiel "‫كوير‬" [KŬIR].[3]

Diferencoj inter kvira kaj GLAT-a politikoj[redakti | redakti fonton]

Iuj proponis la mallongigon GLAT-aglata (geja, lesba, ambaŭseksema aŭ transgenra), por anstataŭi la malofte uzatan anglismon "kvira". Tamen la vorto kviro estas nemalofte uzata kontraŭkulture, eĉ internacie en neanglaj naciaj lingvoj, por intence kontraŭstari la plimultan "GLAT-an" movadon, ekz. por distanci la uzanton de tutmonda, NRO-kondukata identec-politiko, vidata kiel formo de koloniismo.[3][5]

Identec-politiko[redakti | redakti fonton]

Laŭ la movado Libana Subteno, kvira aktivismo agnoskas la bezonon de identec-politiko. Sed dum GLAT-a aktivismo strebas al asimilado en la socion de la kategorioj "geja," "lesba," "ambaŭseksema," "transgenra," ktp. kiel kulturaj identecoj, kiuj kunekzistas kun la "normalaj" homoj, kvira aktivismo strebas al la malkonstruo de la sistemo, kiu aliigas la konduton de kviraj homoj kaj metas ilin en apartajn kategoriojn. Alivorte, la fokuso de kvira politiko ne estas normigi kvirecon sed kontraŭstari la normon, tio estas, kontraŭstari aliigadon mem.[3]

La socie konstruita naturo de identeco kaj la malsamaĵoj inter diversaj kulturoj signifas, ke la kategorioj, kiuj ekzistas en unu kulturo ne nepre ekzistas en alia. Do kompare kun la tre precizaj kategorioj en la akronimo GLAT, ĉiu kun profunda kultura subteksto, "kvira" estas relative inkludema de ĉiuj formoj de seksa kaj sekseca diversecoj, kiuj ekzistas aliloke, sen trudi precizajn kategoriojn el specifa kulturo.[5]

La kontraŭkultura uzo povas okazi ankaŭ pro la opinio de multaj anoj de la kvira komunumo, ke la akronimo GLAT estas nur eŭfemismo por movado, kiu reale privilegias altklasajn, blankajn, cisgenrajn, gejajn virojn super ĉiu alia. Tio kondukis iujn kvirojn al la satira anstataŭigo de "GLAT" per "GGGG" (geja, geja, geja, kaj geja).[6][7][8]

Kontraŭkoloniismo kaj kontraŭkapitalismo[redakti | redakti fonton]

Multaj maldekstraj anoj de seksaj kaj seksecaj minoritatoj, inkluzive de maldekstraj samseksemuloj, volas distanci sin for de movado, kiun ili vidas kiel pli kaj pli intermiksita kun kapitalismaj, okcidentaj ŝtatoj, grandaj firmaoj, kaj internaciaj NRO-oj. Tio estas eĉ pli vera en landoj, kiuj vivas sub la konstanta atakado de la okcidento. Kompreneble, pro sia nomo, kvira politiko ankoraŭ estas asociita kun la okcidento. Sed dum GLAT estas ofte uzata de homoj, kiuj celas atingi iujn internaciajn subvenciojn, kvira politiko distingas la uzanton disde tia politiko favore de la sinliberigaj (desubaj, ofte anarkiaj) politikoj asociataj kun "kviro."[3][5]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Reta Vortaro: "kviro"
  2. 2,0 2,1 soc.culture.esperanto
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 Lebanon Support. (februaro 2016) “Queer / الكوير”, English-Arabic Gender Dictionary, p. 85–88.
  4. Introduction: Fear of a Queer Planet Arkivigite je 2017-04-10 per la retarkivo Wayback Machine, Michael Warner.
  5. 5,0 5,1 5,2 Lebanon Support. (februaro 2016) English-Arabic Gender Dictionary, p. 44–45.
  6. Interview with Shiri Eisner, author of “Bi: Notes for a Bisexual Revolution” (angle). Bisexual Books (2014). Alirita la 20-a de aŭgusto 2016.
  7. Temo en forumo pri neniuseksemo.
  8. Kevin Allred (6). Azelia Banks isn't the problem— we are! (angle). Arkivita el la originalo je 2016-08-21. Alirita 2016-08-202016. Alirita la 20-a de aŭgusto 2016.