Ky Baldwin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ky Baldwin
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aprilo 2001 (2001-04-10) (23-jaraĝa)
en Sidnejo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Aŭstralio
Okupo
Okupo kantistokantoverkistodancistoaktoro
TTT
Retejo https://kybaldwin.com/
vdr

Ky Baldwin (naskita la 10-an de aprilo 2001, do nun 23-jara) estas aŭstralia kantisto, kantverkisto, dancisto, aktoro kaj atleto de parkuro. Li estas konata pro siaj muzikfilmetoj sur sia YouTube kanalo.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Ky Baldwin naskiĝis en aprilo 2001 en Sidnejo, Aŭstralio. Kvankam lia juneco estis plejparte pasigita ludante sporton, en la aĝo de ses li komencis klakdancadon en la akademio de la klakdancisto Dein Perry. De tiam Baldwin daŭre lernis aliajn ĝenrojn kiel ekzemple repo kaj ĵazo.

Aktora kariero[redakti | redakti fonton]

En la aĝo de sep jaroj, li estis elektita kiel la filo "Trouble" (Dolore) en Madame Butterfly rezultanta ĉe la Operejo de Sidnejo. Aliaj teatraj roloj inkludis "Gustave" en Love Never Dies ("amo neniam mortas", sekvaĵo de la muzikalo La Fantomo de la Operejo de 1986) de Andrew Lloyd Webber kaj prezenton en Sub Milk Wood de la kimra poeto Dylan Thomas ĉe la Sydneja Teatra Kompanio. Li pozis kiel "Michael Banks" en la muzikalo Mary Poppins de Disney en Auckland, Nov-Zelando.

En la aĝo de naŭ, Baldwin eniris la talento-konkurson Australia's Got Talent kun sia propra klakdanca rutino. Li iĝis la plej juna duonfinalisto de tiu jaro, sed forlasis la serion post kiam ĝi falis al la voĉdono de la juĝistoj.

Baldwin rolis en aliaj aŭstraliaj televidaj serioj inkluzive de Spirited, East West 101 kaj la krimdrama serio Underbelly: Razor. En somero 2014, la 13-jarulo estis duonfinalisto en la inaŭgura aŭstralia sezono de la infankantista konkurso The Voice Kids[1] kiel parto de la teamo de Delta Goodrem.

En 2015, li estis elektita por la rolo de la juna aŭstralia kantaŭtoro Peter Allen en la duparta televida biografia filmo, Not the Boy Next Door (ne la knabo najbara). En aprilo 2016 li gajnis du filmpremiojn de la aŭstralia aktora unuiĝo AACTA por tiu rolo.

La aktoro kunaktoris en la refilmigo de la filmo Snow Day (neĝa tago) kadre de la filmkompanio de la televida kanalo Nickelodeon en 2022, videbla ekde la 21-a de decembro 2022, ĉe la abona kanalo Paramount+.

Ky Baldwin nun vivas en Los-Anĝeleso.

Li ekde 2021 konkuras en la Tutamerika Ĉampioneco de parkuro (World Chase Tag) kiel membro de teamo Tempest.[2]

Muzika kariero[redakti | redakti fonton]

Baldwin publikigis sian unuan muzikalbumeton "The Beginning" en 2014 kaj "The Beginning" kun kvin originaj kantoj inkluzive de "You make me wanna dance", "Do you remember", "We're young", "Lara" kaj "It's time". La muzikalbumeto ankaŭ inkludis tri rekantaĵojn, "kovrilkantojn" unue prezentitaj de aliaj kantistoj.

En majo 2017, Baldwin publikigis la unuan unuopaĵon de sia dua muzikalbumeto "Dare to Believe" nomita "Just Dance", kiu estis finalisto sur "Next Wave: May" de la ĉindevena muzika retejo musical.ly, kiu en aŭgusto 2018 unuiĝis kun TikTok. La unuopaĵo Invisible de Ky Baldwin estas dueto kun Jillian Shea Spaeder oficiala retejo de Jillian Spaeder. Spaeder ankaŭ estis prezentita en tri el la YouTube-vidbendoj de Baldwin - prezentante la kantojn We Don't Talk Anymore, Perfect kaj ColdWater.

Ekde la fino de la 2010-aj jaroj li pli kaj pli perfektigas filmajn prezentojn de plurvoĉaj kantaĵoj, imprese kunordigita kaj kante kaj filmteknike - do en la filmoj harmonie kunkantas pluraj kopioj de li (sube en la eksteraj ligiloj montratas ekzemplo, kaj en JuTubo estas multaj pliaj).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]