Kálmán Tóth (poeto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kálmán Tóth
Persona informo
Tóth Kálmán
Naskiĝo 30-an de marto 1831 (1831-03-30)
en Baja
Morto 3-an de februaro 1881 (1881-02-03) (49-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Deák Party • Left Centre • Liberal Party vd
Familio
Edz(in)o Flóra Majthényi vd
Infanoj Béla Tóth vd
Profesio
Okupo poeto • politikistoĵurnalistodramaturgo vd
Laborkampo literaturopolitikoĵurnalismo vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

'TÓTH Kálmán (1831-1881) estis hungara poeto, novelisto, gazeta redaktoro, parlamenta reprezentanto de urbo Baja. Li estis komence pastra lernanto, poste li studis jursciencon. Aŭtune de 1848, li iĝis lernanto de peŝta Ludoviceum, komence de 1849 soldato de la liberecbatalo kiel leŭtenanto.

post la malvenko de la liberecbatalo, li veketis la nacian memscion, flegis la ideojn de la liberecbatalo, la memorojn de la herooj. Li eklaboris ĉe la Hölgyfutár, gazeto de Nagy Ignác kiel helpredaktoro. De 1856 ĝis 1861 li estis respondeca redaktoro.

En 1860 li ekaperigis la politikan satiran gazeton Bolond Miska. Ekde 1864, li redaktis la belliteraturan eldonaĵon Fővárosi Lapok. Liaj verkaĵoj - epikaj kaj liraj verkaĵoj - aperis daŭre, liaj dramoj estis ludataj en la hungara Nacia Teatro, kun granda sukceso. Li verkis en 1862 la grandsukcesan teatraĵon DOBÓ Katica.

Lia naskiĝurbo elektis lin en 1865 parlamentano. Li laboris en tiu ofico dum 4 periodoj ĝis 1878, por la interesoj de la urbo, por la ideoj de la liberecbatalo. Li helpis la evoluon de Baja (lernejoj, altlernejoj, fervojoj).

Post la balota malvenko antaŭhelpis sian spiritan kaj fizikan malboniĝon.

En la urbo oni starigis por li en 1894 statuon. Lian nomon portas placo, strato, mezlernejo (gimnazio).

Li estis korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio (1861), membro de Societo Kisfaludy.

foto Arkivigite je 2006-09-28 per la retarkivo Wayback Machine

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.