Kéked
Ne konfuzu kun Kékesd!
Kéked estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Gönc. Kék signifas: blua (laŭ la onidiro la vilaĝo ricevis la nomon de fonto havanta bluecen koloron).
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 13 km²
- Alto super marnivelo: 214 m
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.5456/21.3521
- Loĝantaro: 240
- Poŝtkodo: 3899
- Telefonprefikso: 46
Situo
[redakti | redakti fonton]Kéked situas en valo de rojo, Hernád preterfluas, laŭ la slovaka landlimo, laŭ flankovojoj. Gönc troviĝas 15, Miskolc 76 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1297. Dum la historio estis du najbaraj vilaĝoj: Suba kaj Supra Kéked, kiuj unuiĝis en 1942. Ekde la 15-a jarcento en Suba Kéked oni profitis termalan fonton nomatan pri Matiaso la 1-a por banado kaj kuracado. Post Traktato de Trianon la vilaĝoj trovis sin apud la nova limo de Ĉeĥoslovakio. Ekde 2008 ankaŭ Slovakio apartenas al interna zono de Schengen, sekve la kontrolado ĉesis ĉe la limo. En Kéked migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika Preĝejo Sankta Triunuo (Kéked) el la 15-a jarcento, en 1729 barokiĝis
- kalvinana preĝejo
- gotika Kastelo de Kéked (aŭ de Melczer melcer) el la 15-a jarcento, baldaŭe renesanciĝis, nun hotelo
- termala (nun neuzata) banejo, la akvo estas 22 °C havanta sulfuron