Preĝejo Sankta Triunuo (Kéked)
Etoso
Paroĥa preĝejo Sankta Triunuo | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Kéked |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
diocezo | Eger |
dekanujo | Gönc |
paroĥo | loke, sed la zorganto en Gönc |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
La preĝejo Sankta Triunuo estas katolika monumento historia en vilaĝo Kéked (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]Tiu ĉi kirko estis konstruita en la 15-a jarcento, sed laŭ alia eklezia fonto en 1332 ĝi jam ekzistis. Inter 1550 kaj 1729 la kalvinanoj uzis la preĝejon, post redono la katolikoj tuj barokigis ĝin. La orgeno estis farita en 1860. La paroĥa rango estis aldonita en 1925.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La turopinto estas barokeca. La enirejo funkcias tra la turo. La navo havas apogpilierojn kaj finiĝas en duonronda absido. Interne la ĉefaltaro kaj instalaĵoj estis faritaj ĉirkaŭ 1700. En la sankltejo eterna flamo estas videbla.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj
- hungare kun foto Arkivigite je 2016-05-30 per la retarkivo Wayback Machine
- [1]