Saltu al enhavo

Kékestető

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kékestető
monto
Alteco

1 014 m

Situo Hungario
Montaro Mátra
Geografia situo 47° 52′ N, 20° 1′ O (mapo)47.87222222222220.012777777778Koordinatoj: 47° 52′ N, 20° 1′ O (mapo) f4
Kékestető (Hungario)
Kékestető (Hungario)
DEC
Situo de Kékestető
Map
Kékestető
Mineraloj Traĥito
Rimarko Plej alta punkto de Hungario
vdr
Kékestető el la foro

Kékestető signifanta blueca supro estas la plej alta montopinto de Hungario en la iama vulkanmontaro Mátra.

Alto estas 1014 m. En la supro troviĝas memorŝtono, observatorio, kaj televizia turo 180 m-ojn longa, samtempe elvidejo. En la norda parto komenciĝas skiejo 1800 m-ojn longa (la plej longa en Hungario). En 1978 vojo por aŭtoj konstruiĝis. Oni aranĝas tie biciklajn konkursojn. La monto estas ŝatata ekskursejo de la naturamantoj. La loko administre apartenas al Gyöngyös.