L'oca del Cairo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
L'oca del Cairo
drama muzika verko • muzika verko aŭ komponaĵo
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 18-a jarcento
Ĝenro dramma giocoso • opero
vdr

L’oca del Cairo (La ansero de Kairo) estas "bufa" opero triakta, nefinita, kiun Wolfgang Amadeus Mozart ekverkis en Julio 1783 kaj abandonis en Oktobro samjare. Oni konservas kompleta la libreton triaktan de Giambattista Varesco. La fragmentoj konservataj, de la Akto I, havas numeron KV 422; estas sep el dek scenoj de la unua akto, plus iu recitativo, kun totala daŭro de ĉirkaŭ 45 minutoj.

En la agado Don Pippo, hispana markizo, retenas sian nuran filinon, Celidora, enfermita en turo. Ŝi estis promesita al la grafo Lionetto, sed ŝia vera amato estas Biondello, riĉulo. La markizo havas tie enfermita ankaŭ Lavina, kun kiu li volas edziĝi, nesciante, ke lia edzino, Donna Pantea, plue vivas kaj ke Lavina, reale, amas Calandrino. Biondello vetas kun la markizo, ke se li sukcesas savi Celidora el la turo en la limdato de unu jaro li edziĝos al ŝi. Li venkas maskante sin kiel mekanika ansero, kaj tiel li sukcesas eniri en la ĝardeno de la turo. Krome, oni malkovras, ke Pantea estas la iama edzino de Don Pippo, kiun li kredis mortinta.

La orkestro konsistas el kordinstrumentoj, hobojoj, kornoj, fagotoj kaj trumpetoj. Kaj, por la sekaj recitativoj, klaviceno kaj violonĉelo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Cairns, David (2006). Mozart and his Operas. Berkeley: University of California Press. ISBN 9780520228986.
  • Lecomte, Louis-Henry (1912). Histoire des théâtres de Paris: Les Fantaisies-Parisiennes, l'Athénée Le Théâtre Scribe, l'Athénée-Comique (1865–1911). Paris: H. Daragon. Ĉe Internet Archive.
  • Wilder, Victor (1867). L'oie du Caire, opéra-bouffe en deux actes, libretto. Paris: Librairie Internationale; Brussels: A. Lacroix, Verboeckhoven, & Ce.